abstract
| - Mireille GROSJEAN (Esperante: Mirejo Groĵan) estas svisa esperantisto, kunprezidanto (kun Dietrich Michael Weidmann) de Svisa Esperanto-Societo (SES), prezidanto de ILEI. Ŝia lingvo estas la franca. Ŝi naskiĝis en La Chaux-de-Fonds; ŝi devenas el familio Robert (Léopold Robert kaj aliaj); ŝi studis la lingvon (la germanan lingvon), geografion kaj histerion en la universitato de Neŭŝatelo. Ŝi estas instruistino de lingvoj, specialisto pri edukado, Ŝi estas kunprezidanto ankaŭ de la Asocio de edukistoj pri la paco. Mirejo Groĵan estas membro de la Konsilantaro (kun povo) de vilaĝo Les Brenets, kaj membro de la Unuiĝo de Maldekstruloj. Ŝi estas konsilanto de grupo Windows Engravity and Communicative Action Network (Yes, WE CAN!) en Katmanduo, Nepalo (ekde 2012). Ŝi estas prezidanto de Asocio, kies celo estas subteni la trajnlinion Le Locle al Les Brenets, kies nomo estas "Le Régional" (ekde 2013).
|