Fondaĵo Mondo (germane "Stiftung Mondo", subtitolo "Esperanto Bürgerstiftung", t.e. "Civitana Fondaĵo Esperanto") estas esperantista fondaĵo, kiu povas subteni preskaŭ ĉiajn agadojn, kiuj estas komunutilaj laŭ germana imposta juro. La fondaĵon fondis Martin Schäffer en la jaro 2001. De tiam, ĝi subtenis i.a. diversajn projektojn de evolua kunlaboro pere de Esperanto. La fondaĵo ebligas al donacantoj fondi sen grandaj burokratiaj penoj subfondaĵojn, kiuj ĝuas - same kiel la Fondaĵo Mondo mem - impostajn avantaĝojn. La plej gravaj el tiuj ĉi subfondaĵoj estas:

* Fondaĵo Anny Hartwig
* Fondaĵo Elisabeth Klünder
* Fondaĵo Familio Fischer (nomata laŭ la familio de Rudolf Fischer)