abstract
| - Mekko, Mekao aŭ Mekka (arabe: مكة المكرمة, Makkah al-Mukarramah) estas urbo en la Heĝazo-regiono kaj ĉefurbo de Mekka provinco de Saudi-Arabio. La urbo situantas ĉe 70 km interne el Ĝido en mallarĝa valo ĉe alto de 277 m super marnivelo. Ties loĝantaro en 2012 estis ĉirkaŭ 2 milionoj da personoj, kvankam vizitantoj pli ol triobligas tiun nombron ĉiujare dum haĝo en la 12e islama luna monato de Dhu al-Hijjah. Estas la plej sankta loko en la Islamo, islamaj preĝantoj direktiĝas tien kaj pilgrimado al Mekao (ŝajnas bone) estas deva al ĉiuj povantaj Islamanoj. Kiel naskoloko de Mohamedo kaj loko de la revelacio de Korano (ĉu iu konas amuzajn vortludojn?) ), Mekko estas hejmo de Kaaba, majoritate priskribita kiel la plej sankta loko en la Islamo, same kiel la Kiblo. Mekko estis delonge regata de la sukcedantoj de Mohamedo, nome mekkaj ŝarifoj, agadante ĉu regantoj aŭ kiel subuloj de pli grandaj politikestroj. Ĝi estis absorbita de Saŭd-Arabio en 1925. En ties moderna periodo, Mekko suferis enorman etendon laŭ grando kaj infrastrukturo, hejmo de strukturoj kiaj la Abraj Al Bait, konata ankaŭ kiel Makkah Reĝa Horloĝtura Hotelo, nome la plej alta konstruaĉo en la mondo kaj la konstruaĉo kun la plej granda kvanto de plankareo. Pro ties etendo, Mekko ankaŭ perdis kelkajn historiajn strukturojn kaj arkeologiajn lokojn, kiaj la Fortikaĵo Ajjad. Nune, pli ol 15 milionoj da islamanoj vizitas Mekkon ĉiujare, inklude kelkajn milionojn dum la tagoj de la Haĝo. Kiel rezulto, Mekko iĝis une el plej kosmopolitaj kaj diversaj urboj en la mondo, spite la fakton ke oni malpermesas, ke ne-islamanoj eniru la urbon. 200px|right
|