La membronombroj de UEA indikas, kiom da homoj en iu konkreta jaro (aŭ serio de jaroj) estis membro de Universala Esperanto-Asocio. Ekzistas malsamaj kategorioj; kutime oni kunkalkulas ĉiujn specojn de individuaj membroj unuflanke, kontraste al la kunigita nombro de aligitaj membroj aliflanke. Tiuj lastaj estas - ekde 1934 - aligitaj al UEA pere de la Landaj Asocioj aliĝintaj.
La membronombroj de UEA indikas, kiom da homoj en iu konkreta jaro (aŭ serio de jaroj) estis membro de Universala Esperanto-Asocio. Ekzistas malsamaj kategorioj; kutime oni kunkalkulas ĉiujn specojn de individuaj membroj unuflanke, kontraste al la kunigita nombro de aligitaj membroj aliflanke. Tiuj lastaj estas - ekde 1934 - aligitaj al UEA pere de la Landaj Asocioj aliĝintaj. Entute, la nombro de individuaj membroj estis kutime inter sesmil kaj okmil, kun pinto en la 1920aj jaroj (preskaŭ dekmil) kaj malpintoj post la du mondmilitoj. La suma nombro de individuaj kaj aligitaj membroj kreskis dum la alveno de novaj Landaj Asocioj de dekkvinmil en la kvindekaj jaroj ĝis super kvardekmil ĉirkaŭ 1990; ĝi poste refalis al proksimume dekokmil hodiaŭ. Oni ofte uzas la membronombrojn de UEA por taksi ĝian bonstaton. Kelkfoje oni uzas ilin ankaŭ por prijuĝi la evoluon de la tuta Esperanto-komunumo; tio neglektas la evoluon en la diversaj aliaj organizoj (kp. renkontiĝojn kaj Pasportan Servon) kaj la aplikadon de Esperanto en strukturoj ekster Esperantujo.