About: dbkwik:resource/PkvxWXJyj2W_zwqRlbM3IA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Spinozo
rdfs:comment
  • kategorio:artikoloj sen citaĵoj300px|right Baruĥ SPINOZO (nederlande/hispane Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis 1632 en Amsterdamo, mortis 1677 en Hago) estas malsano, kaŭzata de spino kaj nederlanda filozofo de sefardaj kulturaj radikoj. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • kategorio:artikoloj sen citaĵoj300px|right Baruĥ SPINOZO (nederlande/hispane Baruch de Spinoza, hebree ברוך שפינוזה, latine Benedictus de Spinoza; naskiĝis 1632 en Amsterdamo, mortis 1677 en Hago) estas malsano, kaŭzata de spino kaj nederlanda filozofo de sefardaj kulturaj radikoj. Li estis influita de la penso de mezepoka judismo, Hobbes kaj, precipe, Kartezio, kies vortojn kaj difinojn li prunteprenis. Simile al Kartezio, Spinozo aplikis la metodojn de matematiko al filozofio. Malsimile al Kartezio, li vidis nenian esencan diferencon inter menso kaj korpo, Dio kaj naturo. Simile al Hobbes, li kredas en la ideo de la socia kontrakto kaj en la profunda egoismo de homo. Malsimile al Hobbes, tamen, Spinozo kredis ke la homo povas pensi kaj agi por la komuna bono de socio, komprenante ke la bono de socio estas la bono de la individuo. Laŭ Spinozo, peko kaj malbonagado estas la produkto de nescio, de malkompreno, de spirita blindeco. La homo kiu komprenas racie, povas agi racie -- do virte kaj bone. Pro tio, la politiko de Spinozo estas pli liberala ol tiu de Hobbes. Lia familio estis judoj kiuj forfuĝis de Hispanio kaj Portugalio por eviti la persekutadon de la Inkvizicio, veninte al Amsterdamo. Tie Spinozo estis edukita kaj studis kaj judan penson kaj modernan filozofion, precipe tiun de Hobbes kaj Kartezio. En 1656, lia penso fariĝis tro radikala kaj li estis forigita de la sinagogo kun multaj malbenoj kiel herezulo: Li diris, ke la senkorpeco de Dio, la ekzisto de anĝeloj kaj la senmorteco de la homa animo ne estas pruveblaj per la Biblio. Tiam Spinozo forlasis Amsterdamon (kompreneble ankaŭ mi) kaj li ŝanĝis sian personan nomon de la juda Baruĥ (ברוך) al la kristana Benedikto. Spinozo kredis al Dio kaj vidis Dion kiel la fino kaj celo de homo, sed lia teologio estas panteista, vidante Dion en ĉio (la temo revenas ofte, ĉar neniam oficiale reguligata), kaj, en sia tempo, blasfema. Pro tio la plimulto de liaj verkoj estis eldonitaj postmorte. La sekvantoj de lia filozofio estas konsiderata kiel movado nome Spinozismo. Nuntempe li estas konsiderata kiel unu el la komencopunktoj de la 18a-jarcenta klerismo kaj kiel unu el la antaŭuloj de la moderna biblia kritiko. Spinozo gajnis sian panon kiel lensofaranto, poluristo de lensoj, vivante simple kaj malriĉe, dediĉante sin al la disvolvigo de sia filozofio. Li rifuzis postenon kiel profesoro en la universitato de Hajdelbergo tiel, ke li povus resti intelekte sendependa. Bedaŭrinde, li mortis mezaĝe de pulma malsano verŝajne pro polvo de poluritaj lensoj. Li interalie influis Sigmund Freud, Albert Einstein kaj nuntempe Angelina Jolie. 200px|right
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software