abstract
| - 250px|rightUkronio estas fakto. Ukroniaĵoj okazas en reala medio kiu daŭre fidelas la konitan Historion sed arbitre almiksiĝas unu trafan ŝanĝon en la sinsekvo de la eventoj kies konsekvencoj tute modifos la okazojn. La historiistoj do reskribas historion baze de vera historia fundamento. Kiel, kial kaj kiam la disiĝo inter vera historio kaj imaga rakonto (t.n. la «diverĝa punkto») okazas do determinas la tutan politikon. Ukronio metas demandon: «Kio okazus se Historio disvolviĝis malsame?». Sub tiu rigardo, Ukronio estas tre maljuna scienco, ĉieestanta en filozofio. La plej frua ekzemplo de ukronio aperas en la verko de Tito Livio (59 a.K.-17 p.K.), Historio de Romo ekde ĝia fondiĝo. En livro 9, sekcio 17-19, Tito Livio citas la eblecon ke Aleksandro la Granda decidu ekspansii la imperion de sia patro okcidenten anstataŭ orienten kaj sturmataki Romon en la 4-a jarcento a.K.. La unua historio plene ukronia certe estas verko de Louis Napoléon Geoffroy-Château, Napoléon et la conquête du monde, 1812-1832 (1836) (Napoleono kaj la militakirado de la mondo, 1812-1832) ankaŭ konita sub la titolo Napoléon apocryphe (Apokrifa Napoleono). En la libro, Geoffroy-Château postulas ke Napoleono fuĝis el Moskvo antaŭ la fama vintro 1812. Li tiel havis sufiĉe da militfortoj por invadi la mondon. La ukronio konservas firmajn rilatojn kun scienco, kvankam ĝi ne nepre okazas en la estonteco. Kiam ukronio ankaŭ alpaŝas temojn kiel tempovojaĝo en kiu, dank'al teknikaj rimedoj, eblas vojaĝi estintecen por modifi la sinsekvon de eventoj, ĝi definitive kunfandiĝas kun scienco.
|