About: dbkwik:resource/-en1XmtWhEpnQsSgNcOr7w==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Evitendaj eŭropcentrismoj
rdfs:comment
  • Vere en Neciklopedio neniu eŭropano verkas, nur aŭstralianoj kaj brazilanoj (fojfoje usonanoj kaj koreoj). Sekve, oni ne uzas eŭropcentrismojn! 400px|right Sed, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"? Oni povus listigi plurajn punktojn. Ne eŭrop- sed usonocentra estas la uzo de komo 121,358.00 € anstataŭ punkto 121.358,00 € por superrigardebligi multciferajn nombrojn.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Vere en Neciklopedio neniu eŭropano verkas, nur aŭstralianoj kaj brazilanoj (fojfoje usonanoj kaj koreoj). Sekve, oni ne uzas eŭropcentrismojn! 400px|right Sed, kio estas tiu evitenda "eŭropcentrismo"? Oni povus listigi plurajn punktojn. * Uzi eŭropaj nacilingvajn kunmetaĵojn, kiuj rompas la enan logikon de Esperanto kaj ne fidi blinde al vortaroj kiel PIV, kiujn verkis ĉefe eŭropanoj. Eĉ ne fidu blinde al Zamenhof, kiu vivis en tempo, kiam ne ekzistis mondo sude de Italio.) * Uzi la bonan lingvon, pensante ke ne-eŭropanoj estas sovaĝaj stultuloj, kiuj ne povas eĉ kompreni internaciajn neologismojn. * Uzi esperantigitajn nacilingvaĵojn, ne kontrolinta onian vortaron: "Vejlzo" anstataŭ "Kimrio". * Majuskligi familinomojn, kvazaŭ ĉiuj mondanoj uzus la lastpozici-familinomsistemon. En Brazilo, ekzemple, familinomo ne gravas kaj oni devas meti titolojn antaŭ la propra nomo, ne antaŭ familinomo, kio estas eŭropa moro. Ankaŭ araboj, islandanojn, indiĝenoj, ktp. ne havas familinomojn. Sekve, atentigu al familinomo estas eŭropcentra koncepto. * Forgesi aldoni prononcan helpon al ne-esperantaj nomoj latinliteraj je ties unua apero. Ja ne ĉiuj uzantoj de la Vikipedio Neciklopedio scipovos la anglan, francan, germanan, ktp. * Mencii lokojn sen indiki, kie ili situas. Ne ĉiuj mondanoj scias, kie estas "Ĉikago" aŭ "Jindřichovice pod Smrkem". * Eviti tro da bildideoj el eŭropida ĉiutago. "Lukti por la pano" - kiu pano estas tio? Pensu la sovaĝaj sudamerikanoj, ĉinoj kaj aliaj malsuperaj rasoj. * Eviti nomadi regionojn laŭ direkto kaj distanco de Eŭropo: Por kiuj "La Nova Mondo" signifas "Amerikon"? Certe ne por la indianoj. Indianoj ne povas kompreni tion! Ili estas sovaĝuloj! Ne eŭrop- sed usonocentra estas la uzo de komo 121,358.00 € anstataŭ punkto 121.358,00 € por superrigardebligi multciferajn nombrojn. Alia usoncentrismo estas pensi ke la semajno komencas lunde, dum por grekoj kaj portugallingvanoj, ĝi klare komencas dimanĉe (en la greka kaj la portugala, oni ne havas nomojn por la semajntagoj, ili estas la dua, la tria, la kvara, ktp.)
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software