La Trilanda Renkontiĝo de GEJ (germane Dreiländertreffen, mallonge 3-L-T) estas semajnfina aranĝo de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi celas vigligi la Esperanto-Junularon en la tri federaciaj landoj Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato. La aranĝo okazas ĉiujare en majo aŭ junio en unu el tiuj tri federaciaj landoj; tamen kompreneble ankaŭ partoprenantoj el aliaj partoj de Germanio kaj el eksterlando estas bonvenaj.
La Trilanda Renkontiĝo de GEJ (germane Dreiländertreffen, mallonge 3-L-T) estas semajnfina aranĝo de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi celas vigligi la Esperanto-Junularon en la tri federaciaj landoj Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato. La aranĝo okazas ĉiujare en majo aŭ junio en unu el tiuj tri federaciaj landoj; tamen kompreneble ankaŭ partoprenantoj el aliaj partoj de Germanio kaj el eksterlando estas bonvenaj. En la aranĝo okazas prelegoj, ludoj kaj ekskursoj. Krome ĉiam ekzistas Esperanto-kurso por komencantoj, ĉar kutime kvarono de la (ĝis nun ĉiam inter 16 kaj 50) partoprenantoj estas novuloj.