abstract
| - Georgo ABRAHAM (naskiĝis 1916, mortis la 26-an de junio 2001), estis argentina esperantisto kaj honora membro de UEA. Abraham naskiĝis en Usono en 1916, sed ekde 1929 li vivis en Argentino. E-on li lernis en 1931. En 1941 li kunfondis Argentinan E-Ligon, en kiu li plenumis gvidajn funkciojn dum pluraj mandatoj. En 1952 li gvidis la unuan E-kurson en sia loĝurbo Venado Tuerto, kie li fondis kaj prizorgis klubon. En 1966 Abraham starigis Amerikan E-Lernejon por koresponda instruado. Abraham tradukis el la araba verkojn de Ĥalil' Ĝibran: Rakontoj kaj poemoj. (1972), La rompitaj flugiloj (1981), Plukitaĵoj (1986) kaj Preter la horizonto (1992). Li verkis plurajn E-lernilojn. Lia ĉefverko estas la ampleksa araba E-vortaro, kies unuan volumon, Klara vortaro Esperanta-araba, UEA eldonis en 1998. La alidirekta, pli ampleksa parto estas preparata por eldono. En 2000 ĉe UEA aperis ankaŭ lia lernolibro por arablingvanoj, Kurso de Esperanto, Lingvo Internacia. Tiuj verkoj metis la bazon por la lastatempa ekdisvastiĝo de Esperanto en arabaj landoj. En 1995 la Komitato de UEA distingis Abraham per Honora Membreco de la Asocio. En 2000 li ricevis ankaŭ premion de Fondaĵo Antoni Grabowski. Kategorio:Ĝermoj pri esperantistoj
|