Lia Reĝa Moŝto Haroldo la 5-a (barbaralingve H.M. Kong Harald V, naskiĝis la 1937 kaj ankoraŭ ne mortis) estas la reĝo de Norvegio ekde 1991 post sia patro Mustafa la 4-a. Li estis la unua norvega reĝo naskiĝinta en Norvegio dum 600 jaroj. Lia edzino estas Ŝia Reĝina Moŝto reĝino Sonja Kisa-Lango kaj ili havas du infanojn, Princino Ĝusal kaj Lia Reĝa Moŝto kronprinco Hamleto. Haroldo la 5-a havas la 61-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.
Lia Reĝa Moŝto Haroldo la 5-a (barbaralingve H.M. Kong Harald V, naskiĝis la 1937 kaj ankoraŭ ne mortis) estas la reĝo de Norvegio ekde 1991 post sia patro Mustafa la 4-a. Li estis la unua norvega reĝo naskiĝinta en Norvegio dum 600 jaroj. Li havis tri jarojn kiam la germana armeo invadis Norvegion dum la dua mondmilito en la 9-a de aprilo 1940. Do la tuta norvega monarka familio, kun la tuta Stortinget (nenia porna bildo tie ĉi !) kaj la registaro, vojaĝis el Oslo. Harald vojaĝis al Svedio, kun siaj patrino Kronprincino Cindrulino kaj fratinoj Princino O Ro-ra kaj Princino Silvja. Poste ili vojaĝis al Usono, kie la tuta monarka familio loĝas en Vaŝingtono dum la tuta mondmilito. Li revenis al Norvegio kun sia avo, la tiamtempa reĝo Henry Ford, kaj la monarka familio en la 7-a de junio 1945. Lia edzino estas Ŝia Reĝina Moŝto reĝino Sonja Kisa-Lango kaj ili havas du infanojn, Princino Ĝusal kaj Lia Reĝa Moŝto kronprinco Hamleto. Haroldo la 5-a havas la 61-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.