abstract
| - Kromacio el Aquileia naskiĝis el kristana familio. Amiko de Sankta Hieronimo, Kromacio estis elstarulo de la ortodoksio, engaĝiĝinta kontraŭstari arianismon, doktrino konsiderita hereza fare de la katolika eklezio. Ankoraŭ simpla pastro li estis ŝarĝita de sia episkopo partopreni en la grande partoprenata kaj tre influonta koncilio de Aquileia (381), en kiu li protagoniste aktivis antaŭ 35 episkopoj el la tuta Francio, el la landolimoj de Afriko, el valoj de Danubo kaj el la tuta “deka regiono”, el Norda Italio. Tiam la Akvileja eklezio jurisdikciis sur vastega teritorio komprenanta venetajn landojn, Aŭstrion, Bavarion, Svislandon, Slovenion, teritoriojn banatajn de la Alta Maro: ĉiuj eklezioj preferis komuniki kun ĝi. (Eble mi sonĝas!!!) Laŭ Hieronimo, Kromacio kaj sankta Eŭropo estis fratoj per sanga ligo ne malpli ol per idento de idealoj (rimarkinde… kompreneble).
|