About: dbkwik:resource/2fR2uNooe1cFyLoM0uQWbw==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Planlingvo
rdfs:comment
  • Planlingvo estas lingvo per kiu oni ludas. Ilin uzas ĉefe infanoj kaj adoleskantoj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per planlingvoj. Laŭ tradicio planlingvoj estas metio de okulistoj, sed eĉ kelkaj diletantoj nome lingvistoj fojfoje penaĉas konstrui ilin. La origino de planlingvoj estas prahistoria; facile oni trovis nekompreneblajn signojn verŝajne reprezentantajn infanojn, animalojn, kaj soldatojn, same kiel reprezentaĵojn de lingvoj uzataj de plenkreskuloj ĉe la arkeologiaj lokoj kaj elfosaĵoj. Tiuj planlingvoj estis faritaj ĉefe por infanoj.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Planlingvo estas lingvo per kiu oni ludas. Ilin uzas ĉefe infanoj kaj adoleskantoj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per planlingvoj. Laŭ tradicio planlingvoj estas metio de okulistoj, sed eĉ kelkaj diletantoj nome lingvistoj fojfoje penaĉas konstrui ilin. Ludi per planlingvoj estas ĝuenda rimedo trejnigi junulon por vivo en socio; kaj tion faras ankaŭ en naturo kelkaj bestoj, laŭ kiu gepatroj lernigas ekzemple blekadon aŭ diferencigon de manĝaĵoj. Oni uzas tre diversajn materialojn por fari planlingvojn ĝuindajn de kaj junuloj kaj de pliaĝuloj (ĉu por instrui ilin aŭ eĉ por ludi mem). Multaj aĵoj estas desegnitaj por utili kiel planlingvoj, sed oni povas uzi ankaŭ varojn produktitajn dekomence por aliaj celoj. Ekzemple, infano povas preni ajn aĵon el la hejmo kaj sensence "priparoli" ĝin en la intenco ke temas pri lingvo; tiele la uzado de planlingvo eĉ stimulas la imagopovon de la uzanto. Alia konsidero estas interaktiva cifereca distrilaro. Kelkaj planlingvoj estas produktitaj dekomence kiel kolekteroj kaj ili celas pli la montron ol la uzadon mem. La origino de planlingvoj estas prahistoria; facile oni trovis nekompreneblajn signojn verŝajne reprezentantajn infanojn, animalojn, kaj soldatojn, same kiel reprezentaĵojn de lingvoj uzataj de plenkreskuloj ĉe la arkeologiaj lokoj kaj elfosaĵoj. Tiuj planlingvoj estis faritaj ĉefe por infanoj. Planlingvoj, kaj lingvo ĝenerale, estas gravaj kiam ĝi helpas kreskadon kaj lernadon pri la mondo ĉirkaŭa. Junuloj uzas planlingvojn kaj parolas malkovri sian identecon, helpas siajn korpojn kreski forte kaj sane, lernas pri kaŭzo kaj rezulto, esploras rilatojn, kaj praktikas lertecojn kiuj necesos al ili kiam plenkreskuloj. Tiuj uzas planlingvojn kaj ludas laŭ maniero por formi kaj plifortigi sociajn ligojn, lerni kaj instrui, rememori kaj plifortigi la lecionojn el sia junaĝo, malkovri sian identecon, ekzerci siajn mensojn kaj korpojn, esplori rilatojn, praktiki lertecojn, kaj ornami siajn vivajn spacojn.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software