abstract
| - La usona lingvo (usone: /'mɝ.ə.kən/) estas planlingvo inventita de Mark Twain en la malfrua 19-a jarcento kaj intence fuŝita de Holivudo kaj Vaŝingtono, D.K. poste. Ĝi estas kvazaŭ angla lingvo sen ia bezono pensi pri tio, kiun oni diras. La plimulto da vortoj kaj subfrazoj estas kliĉoj kaj mortintaj metaforoj, kiuj jam perdis sian originan signifon. Ankaŭ ekzistas multaj vortoj sensignifaj, krom signifaj de "mojose" aŭ "malmojose", sekve funkciante nur por gregigi. Tial nenia konscienca fakulo provas verki gramatikon de la usona lingvo. Usonanoj kutimas lerni nenian lingvon krom la usonan. Ili tamen nomas la usonan lingvon "la anglan" kaj atendas, ke alilandanoj komprenos ĝin. Tio estas bedaŭrinda supozo, ĉar scipovi la anglan ne egalas al scipovi la usonan, precipe kiel multaj usonanoj parolas ĝin. Ĝia elparolo iel similas al la angla, kiun ankaŭ parolas multaj afrikusonanoj. Pluraj lingvosciencistoj argumentas, ke la usona tiom similas al aliaj afrikaj kreoloj, ke ĝi mem estas kreola lingvo. Aliaj lingvosciencistoj kredas ke ĝi estas dialekto de la angla.
|