abstract
| - Sakramento estas rito de kristanismo kiu donas la "gracon" de Dio al kredanto. Graco estas potenco de Dio, kiu helpas la kredantojn akiri aŭ reestabli la dian amikecon kaj la sintenojn de Jesuo Kristo. Sakramento ofte ankaŭ markas ŝanĝon de stato. Kutime kaj esence, en ĉiuj kristanaj konfesioj praktikantaj tiujn ritojn, la sakramentoj havas materion (akvo, vino, oleo, pano, ekstera manifestado de sia volo) kaj formulon de vortoj: en la bapto, ekzemple ("En la nomo de la Patro...") kaj akvo. Por fari la sakramenton, la administranto aplikas la materion al la kredanto per la formulo. La pekeco aŭ sankteco de la administranto mem ne gravas al la efiko de la sakramento - li nur estas la instrumento kiu, se plu uzi la metaforan esprimon rilate diajn transcendentaĵojn, malfermas la kanalon inter Dio kaj homo, ne estante mem la kanalo. Kiel la enkarniĝo de Jesuo Kristo la materia korpeco kaj la nevidebla dieco kuniĝas, tiel ankaŭ en la sakramento kombiniĝas la materia elemento kun la dia sindonacemo. Ortodoksismo (neoficiale) kaj katolikismo (oficiale) rekonas sep sakramentojn. 1.
* bapto 2.
* konfirmacio 3.
* komunio 4.
* konfeso 5.
* matrimonio (geedziĝo) 6.
* ordino 7.
* unkto
|