abstract
| - Jan VAN SCHOOR [van sĥor] (naskiĝis la 25-an de februaro 1896 en Antverpeno, mortis en 1955), estis flandra urba oficisto kaj esperantisto. Verkis: La revuo de la 7-a (1911), Amo kaj Poezio (1928, kolekton de originalaj poemoj) kaj multajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Unu el ili estis premiita en la Internaciaj Floraj Ludoj de 1925: Je l' nova jaro. Jan van Schoor estis elektita Lingva Komitatano en 1931. Li tradukis: Kapricoj de Mariano kaj La Du Amatinoj de Alfred de Musset (1929), Elektitaj Noveloj de Lode Baekelmans (1931), Pallieter de Felix Timmermans (1933); kunlaboris al Belga antologio, Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj, i.a. ĉefredaktoro de la gazeto Flandra Esperantisto. Li estis alterne prezidanto kaj vicprezidanto de Flandra Ligo Esperantista en la jaroj 1930 ĝis 1933. Forlasis la movadon pro personaj kialoj fine de 1933, sed ĝin rekontaktis en 1953. Vidu ankaŭ la samnomanon kaj samurbanon Oscar Van Schoor.
|