About: dbkwik:resource/4badzPk6JMeFABkFuaR4ew==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Teodor Jung
rdfs:comment
  • Teodor JUNG plej konata kiel Teo JUNG, (n. Theodor Karl August Heinrich JUNG 21-an de decembro 1892 en Meckenheim; m. 1986 en Den Haag) estis germana esperantisto, ĵurnalisto, presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto Heroldo de Esperanto, antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per honorbroŝo de GEA en 1961.
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
dbkwik:resource/QHd4Q3UlbAx_3D1u7ctGmQ==
dbkwik:resource/TOjb_TEPfykilm8QOIwOag==
  • 1986(xsd:integer)
dbkwik:resource/afQk7LoNPOH1jOp1PlMFWw==
  • germana esperantisto, verkisto, kaj eldonisto
dbkwik:resource/gmSQfT6d2dqOWGx99BjEEQ==
  • 21(xsd:integer)
dbkwik:resource/KtCptb-Kimx10xyMFJT8sA==
  • Theo Jung.jpg
dbkwik:resource/dNLEzEDsFikLhV4e0W2dHw==
  • Teodor Jung
abstract
  • Teodor JUNG plej konata kiel Teo JUNG, (n. Theodor Karl August Heinrich JUNG 21-an de decembro 1892 en Meckenheim; m. 1986 en Den Haag) estis germana esperantisto, ĵurnalisto, presisto, kaj eldonisto ankaŭ nederlanda civitano. Redaktoro kaj fondinto de la plej grava Esperanto-gazeto Heroldo de Esperanto, antaŭ la dua mondmilito ĉiusemajne (eĉ dufoje semajne) aperanta internacia revuo. Li estis honorigita per honorbroŝo de GEA en 1961. Liaj originalaj verkoj: La alta kanto de la amo, poemo laŭ la malnova legendo, fantazia, aventurriĉa romano Landoj de l' Fantazio, rakontoj Mil kaj unu noktoj, Sakuntala, Gudrim. La tradukoj: La Ŝipĉarpentisto de Gerstäcker, En Okcidento nenio nova, La Vojo Returne (en kunlaboro kun J. Berger), ambaŭ romanoj de Remarque, La Mistero de l' Sango de Forst. Originala studo: De Muheddin ĝis Mundilatin. En la 15-a vivjaro li pro malriĉeco devis rezigni la pluan gimnazian studadon. Esperistiĝis en 1909-10. Fondis du grupojn, gvidis kursojn. En 1919 restarigis (kun Max Butin kaj aliaj) la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon (Revelo); fariĝis ĝia estrarano, kaj eldonis en Horrem apud Kolonjo monatan revueton Progreso kiel organon por Revelo. En 1920 sekvis fondo de semajna ĵurnalo Esperanto Triumfonta, kiu en 1925 ŝanĝis sian titolon je Heroldo de Esperanto (HdE). Per tiu gazeto, li sukcese helpis revigligi la Esperanto-movadon en Germanio kaj ankaŭ internacie. Ankaŭ en 1925 Jung fondis librofakon de HdE, kiu eldonis multajn popularajn Esperanto-broŝurojn kaj -librojn. En aŭtuno 1928 la eldonejo kaj presejo translokiĝis de Horrem al Kolonjo, Brüsseler Str. 94 (la domo ankoraŭ ekzistas). Hilda Dresen en EdE juĝas: "Li batalis por konkorda laboro inter anoj de diversaj projektoj de internacia lingvo (artikoloj "Ni kaj la aliaj"), poste por unueca laborado inter ĉiuj faktoroj de la Esperanto-movado kaj por ilia unuecigo en plilarĝigita Universala Esperanto-Asocio (UEA)". De 1932 ĝis 1935 Jung eldonis kiel suplementon al Heroldo la unuan Esperantologian periodaĵon Lingva Kritiko kaj forte influis temojn kaj enhavon. Pro la politikaj kaj financaj malfacilaĵoj en nazia Germanio post 1933, Jung translokiĝis al Nederlando.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software