Dum la Universala Kongreso 2007 en Jokohamo, ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de UEA por trijara periodo. Ekde julio 2007 ŝi estas membrino de Akademio de Esperanto. Ŝi estis redaktoro de la esperantlingvaj programoj de Pola Radio ekde 1968 kaj la lasta estro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio en ĝia poreksterlanda fako, Radio Polonia (2000-2007), ekde 2007 kunlaboranto kun la podkasta E-programo de PR. Komence de la 90-aj jaroj prezidantino de la pola IKUE-Sekcio kaj redaktoro de ĝia Bulteno, eksa estrarano de IKUE.
Dum la Universala Kongreso 2007 en Jokohamo, ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de UEA por trijara periodo. Ekde julio 2007 ŝi estas membrino de Akademio de Esperanto. Ŝi estis redaktoro de la esperantlingvaj programoj de Pola Radio ekde 1968 kaj la lasta estro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio en ĝia poreksterlanda fako, Radio Polonia (2000-2007), ekde 2007 kunlaboranto kun la podkasta E-programo de PR. Ŝi lernis Esperanton kiel skoltino en 1958, partoprenante la Infanan Kongreseton dum la jubilea UK-1959 en Varsovio. Membro de Pola Esperanto-Asocio, aktivulino de Pola Esperanto-Junularo kaj TEJO, interalie PEJ-sekretario kaj kunlaboranto de la PEJ-organo Tamen (1962-1965). En la organizita E-movado en Pollando reaktivigis en la 80-aj jaroj redaktante kelkajn numerojn de Pola Esperantisto, ekde 1995 individua membro de UEA. Komence de la 90-aj jaroj prezidantino de la pola IKUE-Sekcio kaj redaktoro de ĝia Bulteno, eksa estrarano de IKUE.