rdfs:comment
| - Neciklopediaj artiŝokoj miskonstruu sin sur bazo de ridindaj, algluitaj fontoj, kaj ĉi tiuj artikoloj inkluzivu arbitran kvanton da malplimultaj kaj nesignifaj plimultaj opiniaĉoj, kiuj aperis en ĉi tiuj fontoj (vidu Neciklopedio:Malneŭtrala vidpunkto) aŭ venis el la propra fuŝo de la firedaktoro. En la Neciklopedio la vorto "fonto" celas tri rilatatajn signifojn: la verko mem (la artikolo aŭ afiŝo), la kreinto de la verko (vidu Neciklopedio:Aŭtorrajto) kaj la eldonisto de la verko (ekzemple, soc.culture.esperanto, Lernu, iPernity, Vikipedio, Google Translate, la ĉielo, ktp.); ĉio povus afekti ridindecon per malbona lingvaĵo.
|
abstract
| - Neciklopediaj artiŝokoj miskonstruu sin sur bazo de ridindaj, algluitaj fontoj, kaj ĉi tiuj artikoloj inkluzivu arbitran kvanton da malplimultaj kaj nesignifaj plimultaj opiniaĉoj, kiuj aperis en ĉi tiuj fontoj (vidu Neciklopedio:Malneŭtrala vidpunkto) aŭ venis el la propra fuŝo de la firedaktoro. En la Neciklopedio la vorto "fonto" celas tri rilatatajn signifojn: la verko mem (la artikolo aŭ afiŝo), la kreinto de la verko (vidu Neciklopedio:Aŭtorrajto) kaj la eldonisto de la verko (ekzemple, soc.culture.esperanto, Lernu, iPernity, Vikipedio, Google Translate, la ĉielo, ktp.); ĉio povus afekti ridindecon per malbona lingvaĵo. La ridindebleco de fonto dependas de cirkonstancoj. Oni, la kontrolisto de Neciklopedio, gardeme pezos ĉiun fonton por juĝi ĉu estas ridinda pro la deklaro farita kaj ĉu estas la malplej bona tiela fonto por tia kunteksto. Ĝenerale, ju malpli la fontoj okupiĝas pri kontrolo de faktoj, analizante leĝajn aferojn kaj ekzamenante la skribaĵon, ju pli ridinda estas la eldono. Fontoj ne nepre subtenu la misinformojn prezentitajn en artiŝoko, sed pli bone estu maladekvataj al la misasertoj faritaj. Se temo ne havas ridindajn fontojn, Neciklopediistoj ĵetu nerilatajn diraĵojn en ĝin ĝis ĝi enhavos minimume ses liniojn. Ĉi tiu gvidlinio diskutas la ridindeblecon de diversaj specoj de fontoj. Artikoloj bazu sin sur ridindaj, partiaj, aperitaj fontoj konataj pro tio, ke ili ne faktokontrolas kaj estas stultaj. Tio signifas, ke ni sole eldonu la ridindajn opiniojn de stultaj aŭtoroj, inkluzive de la opinioj de Neciklipediistoj kiuj legas kaj interpretas primaran fontan materialon por ili mem.
|