KAWASAKI Naokazu (naskiĝis la 31-an de januaro 1902 en Osako; mortis la 18-an de januaro 1991 en Osako) estis japana esperantisto. Li estis multjara membro de la Akademio de Esperanto. Kawasaki studis francan literaturon en Waseda-Universitato. Esperantisto de 1919; membro de la Lingva Komitato de 1933. Li enkondukis en Japanion diversajn teoriojn de eŭropaj Esperanto-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri Esperantologio en Japana Esperanto-Kongreso. En 1930 li kun Okamoto eldonis la gazeton "Esperantologio" (japanlingve). Lia ĉefverko "Kie estas amo, tie estas Dio", 1930, estas detala komentario de la verko de Tolstoj laŭ traduko de Ŝidlovskaja kaj unika "Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi Esperanton"; dua pligra
KAWASAKI Naokazu (naskiĝis la 31-an de januaro 1902 en Osako; mortis la 18-an de januaro 1991 en Osako) estis japana esperantisto. Li estis multjara membro de la Akademio de Esperanto. Kawasaki studis francan literaturon en Waseda-Universitato. Esperantisto de 1919; membro de la Lingva Komitato de 1933. Li enkondukis en Japanion diversajn teoriojn de eŭropaj Esperanto-gramatikistoj. Prilingvaj artikoloj kaj verkoj 119. Iniciatis en 1928 aranĝon de lekcioj pri Esperantologio en Japana Esperanto-Kongreso. En 1930 li kun Okamoto eldonis la gazeton "Esperantologio" (japanlingve). Lia ĉefverko "Kie estas amo, tie estas Dio", 1930, estas detala komentario de la verko de Tolstoj laŭ traduko de Ŝidlovskaja kaj unika "Bibliografio de la libroj, kiuj utilas por praktike studi Esperanton"; dua pligrandigita eldono en 1934. Kawasaki kompilis: Literatura Legolibro, Franca Parto, 1934. Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto. Ankaŭ post la milito Kawasaki restis aktiva, i. a. kiel esperantologo, kontribuanto de Nova Vortaro Esperanto-Japana (1963) kaj aŭtoro de japanlingva Elementoj de Esperanto (1964).