About: dbkwik:resource/7podOdaaLVb9eeOFulNETA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Frans van Dooren
rdfs:comment
  • thumb|240px|Kovrilpaĝo de F. V. Dorno: La aventuroj de L. R. M. Stultulof la X-a; 2-a eld; HEA; 1977 Frans van DOOREN (1905-1996) estis antverpena esperantisto, arkitekto kaj verkisto. Baldaŭ post esperantistiĝo en 1932, li fondis la belgan sekcion de Internacia Proleta Esperantistaro (IPE) kaj ties grupon en Antverpeno, gvidis la organizadon de la 2-a IPE-kongreso (1935, Antverpeno), kaj estis administranto de la IPE-organo Sur Posteno en 1937-1938. Li sukcesis kunlaborigi en Esperanto-Komitato Intergrupa, sur neŭtrala bazo, diverstendencajn Esperanto-organizaĵojn de la Antverpena regiono, kaj redaktis (1939-1940) la organon de Flandra Ligo Esperantista, Flandra Esperantisto.
dcterms:subject
abstract
  • thumb|240px|Kovrilpaĝo de F. V. Dorno: La aventuroj de L. R. M. Stultulof la X-a; 2-a eld; HEA; 1977 Frans van DOOREN (1905-1996) estis antverpena esperantisto, arkitekto kaj verkisto. Baldaŭ post esperantistiĝo en 1932, li fondis la belgan sekcion de Internacia Proleta Esperantistaro (IPE) kaj ties grupon en Antverpeno, gvidis la organizadon de la 2-a IPE-kongreso (1935, Antverpeno), kaj estis administranto de la IPE-organo Sur Posteno en 1937-1938. Li sukcesis kunlaborigi en Esperanto-Komitato Intergrupa, sur neŭtrala bazo, diverstendencajn Esperanto-organizaĵojn de la Antverpena regiono, kaj redaktis (1939-1940) la organon de Flandra Ligo Esperantista, Flandra Esperantisto. Sub la pseŭdonimo F.V. Dorno li verkis humuraĵojn kaj komediojn: i.a. La aventuroj de L.R.M. Stultulof la X-a kaj Levu la manojn! (1939, reeldonitajn en 1977 kiel Satiroj), kiuj estis ludataj en Flandrio ankaŭ en traduko, kaj la unuaktan Kia miksaĵo! (1938, eldono de Flandra Esperanto-Instituto; 1986, reeldono de Flandra Esperanto-Ligo). Ekde 1983 li iĝis pli konata pro serio de krimromanoj kun inspektoro Ksavero Kant en la ĉefrolo, verkitaj kun du amikoj sub la komuna pseŭdonimo Deck Dorval: Jaĥto veturas for ... kaj veturigas la morton (1983), Kazinski venas tro malfrue (1987), Nigra magio (1988) kaj Urd Hadda murdita! (1990), la du lastaj en kunlaboro kun Christian Declerck. Kazinski ... aperis ankaŭ en tradukoj hungara (1990) kaj pola (1991), en po 30 mil ekzempleroj. Li verkis ankaŭ poezion kaj prozon nederlandlingve, afrikanse kaj angle (aperintaj en lia verko Paraphernalia ĉe Flandra Esperanto-Ligo), kaj 104 radioskeĉojn nederlandlingve.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software