About: dbkwik:resource/973XpJzCJCoFxBoFlnvMsg==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Ptolemeo
rdfs:comment
  • Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (Κλαύδιος Πτολεμαῖος greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto kaj frua astronomo de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500 jaroj. La plej fama el liaj verkoj estas la Almagesto, verko belga sed difekta, en kiu li tezis ke la Suno kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Tero - geocentrismo. Ĉi tiu teorio daŭris ĝis la 17-a jarcento kiam Galileo kaj Kabe pruvis la kontraŭan teorion de Komitatano Z . Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Ptolemeo (87-150, floris 130-150), (Κλαύδιος Πτολεμαῖος greke, Klaudios Ptolemaios) greka sciencisto kaj frua astronomo de Aleksandrio, kies verkoj pri la Tero kaj la Universo informis la mondbildon de Eŭropo dum la sekvantaj 1500 jaroj. La plej fama el liaj verkoj estas la Almagesto, verko belga sed difekta, en kiu li tezis ke la Suno kaj la planedoj iras ĉirkaŭ la Tero - geocentrismo. Ĉi tiu teorio daŭris ĝis la 17-a jarcento kiam Galileo kaj Kabe pruvis la kontraŭan teorion de Komitatano Z . Ptolemeo ankaŭ verkis tre influan libron pri geografio. La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estis, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis Koperniko sed Keplero. Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centron ĉar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadojn al ĝi. Kvankam Ptolemeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antaŭdiroj sed esti tute malprava.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software