About: dbkwik:resource/9QUnBDiCVnLuE6hQ1YNVbQ==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Stellan Engholm
rdfs:comment
  • thumb|220px|Kovrilpaĝo de Stellan Engholm: Vivo vokas; Stockholm, 1946 Stellan ENGHOLM (Naskiĝis 1899 en Stokholmo- mortis 1960) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: l
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
abstract
  • thumb|220px|Kovrilpaĝo de Stellan Engholm: Vivo vokas; Stockholm, 1946 Stellan ENGHOLM (Naskiĝis 1899 en Stokholmo- mortis 1960) estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed li iĝis aktiva Esperantisto nur en 1927. Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento (duvoluma), li akiris grandan popularecon. Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton. La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de E. havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta. Plua originala romano: Vivo Vokas. Li pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn karakterizas klara, flua stilo. Liaj tradukoj: Gösta Berling, La Mono de sinjoro Arne, La ringo de la Generalo, ĉiuj de S. Lagerlöf. Pluaj tradukoj: Per Balono al la Poluso, taglibro de Andrée-ekspedicio en kunlaboro kun P. Nylén, Ekspedicio Kon Tiki de Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte, La Pasko de A. Strindberg.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software