About: dbkwik:resource/Ba2a7KjLUioOhgaLIF9ezA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Esperanto Desperado
rdfs:comment
  • Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado") estas internacia grupo kiu kantas ritmajn, dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La muzikon por la grupo plejparte verkadas Amir "AmoDeIro" Hadziahmetović(Amir Haĝiahmetoviĉ) kaj la tekstojn, krom Amiro, verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludas miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko. Ankaŭ konata kiel Espo-Despo, la grupo agadas en Danio. La membroj venas el diversaj lokoj, kiel Usono, Francio, kaj Bosnio — kaj plej laste el Pollando.
dcterms:subject
abstract
  • Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado") estas internacia grupo kiu kantas ritmajn, dancigajn kaj orelfrapajn kantojn kun tekstoj originale verkitaj en Esperanto. La muzikon por la grupo plejparte verkadas Amir "AmoDeIro" Hadziahmetović(Amir Haĝiahmetoviĉ) kaj la tekstojn, krom Amiro, verkadis pluraj verkistoj. La grupo ludas miksaĵon de diversaj muzikstiloj, plejparte popolmuzikeca roko. Ankaŭ konata kiel Espo-Despo, la grupo agadas en Danio. La membroj venas el diversaj lokoj, kiel Usono, Francio, kaj Bosnio — kaj plej laste el Pollando. En la jaro 2000 la grupo eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, Jen venas ... broKANTAĴOJ. En la albumo plejparte estis registritaj memfaritaj kantoj, kaj kelkaj malnovaj kantoj de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj. Krom AmoDeIro en la KD ludis: Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen - Kimo; por la dua KD "Hotel Desperado", Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas CROWFURD. Sur la albumo ludis ankaŭ ĝembisto-perkutisto el Ganao Mark Dziwormu. En la komenco de 2005 la membroj decidis ĉesi kunludadon. La lasta koncerto de tiama membraro okazis en la IJK 2005. AmoDeIro akiris la rajton de la nomuzado kaj li komencis refondadon de la grupo. En autuno 2005 Laurent Fricault iĝis nova tamburisto kaj Karl Maybach komencis ludi sur baso, trombono kaj tangentinstrumento. Dum la jaro 2006, Espo-Despo preparadis novan materialon. En la fino de la jaro al Espo-Despo aliĝas basisto Andrzej Krejniuk, kies stilo fundamente sanĝis la sonon de la bando. Tial la kantoj devis esti reregistritaj en 2007 kaj la nova albumo versajne aperos kiel sendependa eldono meze de la jaro 2008.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software