About: dbkwik:resource/C9BWvrc3X8rR_ZjykoZv5A==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Aleksandr Andrejeviĉ Saĥarov
rdfs:comment
  • Aleksandr Andrejeviĉ SAĤAROV (naskiĝis la 7an (19an) de aprilo 1865 en vilageto Kudeiĥa (Simbirska gubernio), forpasis en julio 1942 en Moskvo), ruso, instruisto. Finis matematikan fakultaton de universitato en Kazan, 1890. Esperantistiĝis en 1904 pro letero de S. Poljanskij. Veninte en 1907 Moskvon, li fondis tie la famekonatan Librejon “Esperanto” kaj Moskvan Instituton de Esperanto. En 1909-1917 li estis ĉefredaktoro kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto, ĉeforgano de rusaj esperantistoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva Esperanto-societo, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de Saĥarov apartenas: „Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj“ (bona kolekto da artikoloj pri Esperanto en Esperanto kaj rusa lingvo); originala rakonto „Superforta ambicio“; „Signifo de akciaj
dcterms:subject
dbkwik:esperanto/p...iPageUsesTemplate
abstract
  • Aleksandr Andrejeviĉ SAĤAROV (naskiĝis la 7an (19an) de aprilo 1865 en vilageto Kudeiĥa (Simbirska gubernio), forpasis en julio 1942 en Moskvo), ruso, instruisto. Finis matematikan fakultaton de universitato en Kazan, 1890. Esperantistiĝis en 1904 pro letero de S. Poljanskij. Veninte en 1907 Moskvon, li fondis tie la famekonatan Librejon “Esperanto” kaj Moskvan Instituton de Esperanto. En 1909-1917 li estis ĉefredaktoro kaj eldonanto de La Ondo de Esperanto, ĉeforgano de rusaj esperantistoj. Ankaŭ li partoprenis gvidadon de Moskva Esperanto-societo, kiu dum kelkaj jaroj rifuĝis en lia loĝejo. Al la plumo de Saĥarov apartenas: „Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj“ (bona kolekto da artikoloj pri Esperanto en Esperanto kaj rusa lingvo); originala rakonto „Superforta ambicio“; „Signifo de akciaj societoj por E-movado“- pluraj lernolibroj kaj vortaroj por rusoj („La tuta lingvo E“). Post la revolucio Saĥarov daŭrigis reeldonadon de siaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj partoprenis SEU-movadon: li estis dum kelkaj jaroj membro de CK SEU kaj aktive laboris en ties instruista sekcio kaj lingva komisiono. "Superforta ambicio" (Skizo el esperantista vivo) eldonita en 1913 estas lia sola beletra verko. Laŭ la atesto de B.V.Tokarev: . Ekzistas biografia romano kun titolo Rememoroj de centprocenta esperantisto. A.Saĥarov estis ne murdita dum reĝimo de Stalin. Aleksandro (Aleksandr Andrejeviĉ) SAĤAROV (1865-1943). Esperantistiĝis en 1903. Rusiano kaj sovetiano. Multe kunlaboris kaj korespondis kun Ludoviko Zamenhof. Fondis kaj redaktis la gazeton "La Ondo de Esperanto" (1909-1917). Gvidis tre sukcesajn Esperantajn eldonejon kaj librovendejon en Moskvo. Sian valoregan libraron li donacis al la Fremdlingva Biblioteko en Moskvo. Libroj: "Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj", "Rememoroj de centprocenta esperantisto", multo da vortaroj kaj lernolibroj.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software