Anna-Laura Haber WICKSTRÖM (naskiĝis la 21-an de julio 1980) estas esperantistino kaj matematikistino. Anna-Laura Wickström kunfondis la Berlinajn Studentojn-Esperantistojn. De 2003 ĝis 2006 ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo kun respondeco pri ties internaciaj rilatoj. Interalie ŝi estis komisiito de TEJO pri landa agado en Eŭropo kaj kunordigis TEJK, Tut-Eŭropan Junularan Konferencon. Ekde 2007 ĝis 2009 ŝi estis la ĝenerala sekretario de TEJO. Ŝi loĝas en Zuriko.
Anna-Laura Haber WICKSTRÖM (naskiĝis la 21-an de julio 1980) estas esperantistino kaj matematikistino. Anna-Laura Wickström kunfondis la Berlinajn Studentojn-Esperantistojn. De 2003 ĝis 2006 ŝi estis estraranino de Germana Esperanto-Junularo kun respondeco pri ties internaciaj rilatoj. Interalie ŝi estis komisiito de TEJO pri landa agado en Eŭropo kaj kunordigis TEJK, Tut-Eŭropan Junularan Konferencon. Ekde 2007 ĝis 2009 ŝi estis la ĝenerala sekretario de TEJO. Ŝi loĝas en Zuriko. Anna-Laura studis matematikon kaj esperantigis siajn kunstudantojn Anna Posingies kaj Paul Ebermann. Ŝi estas filino de Bengt-Arne Wickström, profesoro pri ekonomiko, kaj fratino de David-Emil Wickström, eks-prezidanto de TEJO.