rdfs:comment
| - La termino ĉasteco, laŭ la komuna percepto, referencas al la kondiĉo de tiu kiu elektas abstini de la seksaj rilatoj, ekzemple pro etikaj kaj religiaj motivoj kaj/aŭ filozofiaj. Pro senca kunlimeco, la vorto povas esti uzata por aludi al la kondiĉo de virgeco, aŭ ankaŭ al la seksabstinado ĉu vola aŭ nevola (malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto.) Ĝi kuntrenas la rezignon al la uzo de la genereco por alia momento, kaze de geedziĝo, ĉu provizore aŭ laŭlonge de la tuta vivo pro celo al la superaj bonoj aŭ aliaj celoj.
|
abstract
| - La termino ĉasteco, laŭ la komuna percepto, referencas al la kondiĉo de tiu kiu elektas abstini de la seksaj rilatoj, ekzemple pro etikaj kaj religiaj motivoj kaj/aŭ filozofiaj. Pro senca kunlimeco, la vorto povas esti uzata por aludi al la kondiĉo de virgeco, aŭ ankaŭ al la seksabstinado ĉu vola aŭ nevola (malsupre estas listigitaj la paĝoj, kiuj estas je dispono en Esperanto.) Ĝi kuntrenas la rezignon al la uzo de la genereco por alia momento, kaze de geedziĝo, ĉu provizore aŭ laŭlonge de la tuta vivo pro celo al la superaj bonoj aŭ aliaj celoj. En okcidento la ĉasteco estis ofte konceptita en hipokritecaj socitavoloj kiel ilo por kontroli la virinan seksecon: la respekto de tiu principo estis postulita al virino “honesta”, dum al la viro estis, praktike, konsentite havi seksajn sperton kun virinoj de modesta deveno aŭ kun prostitutinoj. Hodiaŭ la konceptoj, kaj la kondutoj, multe ŝanĝiĝis, jen pro la enkonduko de medicinaj sistemoj kiuj malhelpas la koncipon jen ankaŭ pro la malpliiĝo de la ĉasteco taksata kiel virina valoro.
|