| rdfs:comment
| - D-ro med. Pierre CORRET [kore'] (naskita la 11-an de marto 1881 en Parizo; mortinta samloke la 7-an de aŭgusto 1936) estis franca esperantisto, kuracisto, kaj membro de la Akademio de Esperanto. Corret verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome "Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino" (Utilité et possibilité de l'adoption d'une lange internationale auxiliaire en médecine), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn. Krom multajn artikolojn, kelkajn broŝurojn kaj sian tezon, li verkis:
|
| abstract
| - D-ro med. Pierre CORRET [kore'] (naskita la 11-an de marto 1881 en Parizo; mortinta samloke la 7-an de aŭgusto 1936) estis franca esperantisto, kuracisto, kaj membro de la Akademio de Esperanto. Corret verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome "Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino" (Utilité et possibilité de l'adoption d'une lange internationale auxiliaire en médecine), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn. De 1908 ĝis 1911 li estis ĝenerala sekretario de SFPE. Li verkis en diversaj Esperantistaj gazetoj, kaj precipe en Lingvo Internacia, kie, kun Théophile Cart, li energie atakis Idon, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Carlo Bourlet pri la vortaro franca-Esperanta de Grosjean-Maupin. Kiel sciencamanto, li verkis en Internacia Scienca Revuo kaj turnis sian atenton precipe al la radio. Li prezidis Internacian Radio-Asocion (fonditan en 1924) kaj estis ĉefredaktoro de "Internacia Radio-Revuo" 1926. Krom multajn artikolojn, kelkajn broŝurojn kaj sian tezon, li verkis:
* Internacian Radio-Leksikonon seslingvan, 1925.
* Raportojn pri la 2a, 3a, 4a, 5a Kongresoj, 1906-09. (La 2a kaj 3a kun René Artigues).
* Trad. de Jules Romains, Knock, 1932, prezentita dum la 24a UK 1932 en Parizo. Ekde 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1920 Akademiano.
|