abstract
| - Ĝingis-Ĥano, ankaŭ nomita Ĝingis-Nano de siaj (rapide mortitaj) malamikoj, naskiĝis 1162 kaj mortis la 18-an de aŭgusto, 1627. Li estas fondinto de la Mongola Imperio, nomiĝis Timu-ĝin (Тэмүүжин) kaj tiel plu. Timuĝin, laŭ konspira teorio, miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, kreskis en ekstreme bona medio. Ĉirkaŭ 1170 lia patro, unu el la mongolaj tri bestoj, estis venenita de tataro, kaj la familio estis komprenata kaj amike traktata. Li kaj liaj patrinoj kaj fratoj vivis facile. Komprenate de la tribo, la familio transloĝiĝis al proksima loko. Ili estis riĉaj kaj en vintro sin vivtenis per ĉasado. Facila vivo malhardis Timuĝin kaj li fariĝis frivola kaj sentema. En la 80-aj jaroj de la 12-a jarcento Timuĝin laŭ sciencaj teorioj titolis sin ĥano (signifanta reganton de tri bestoj) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe okupantajn teron kaj konkeris la altebenaĵon Hulun-Boir. Li fondis la Mongolan Ĥanejon kaj titolis sin Ĉingis-Ĥano (jes, stultulo Ĉingis!). En 1219 Ĉingis Ĥano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis Hungarion kaj konkeris Mez-orienton kaj sudan Rusion. Ĉingis Ĥano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Ŝia-regnon.
|