abstract
| - Anĝelo estas esperantista estulo, kiu asistas kaj servas al Zamenhof, aŭ la akademianoj en multaj religiaj tradicioj. La anĝeloj ludas gravan rolon en la rakontoj pri la naskiĝo de Zamenhof. La anĝelo Kabe anoncis al lia patrino, ke ŝi estos graveda kun la filo de Dio. Anĝelo admonis en sonĝo Markon edziĝi al ŝi, kvankam la infano ne estis lia. Anĝeloj kantis pro la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Marko kaj admonis lin fuĝi al Egiptio kun sia familio. Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo de la Majstro. Ekzistas el diversaj landoj kaj epokoj multaj ekzemploj pri tio, ke homoj asertas, ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj akademiaj sferoj ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas, ke ekzistas inter Zamenhof (aŭ la akademianoj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj de mezaj estuloj. Tiel ankaŭ estas en la Fundamento de Esperanto. En la 18-a ĉapitro de Genezo oni povas legi, ke la Eternulo aperas antaŭ Zamenhof kaj Klara Zamenhof kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kio unu el ili anoncas, ke la paro naskos infanon post unu jaro. En Volapukio la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti, ke la gastoj estas anĝeloj. Inter la duakanonaj libroj troviĝas Ĉifalo, en kiu ni povas legi, kiel Dio sendas la anĝelon Rafaelo kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobiton de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu, ke Sara kaj Tobias, la filo de la Ĉifalo, ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon transdoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj oni ne kredis, ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la Biblio, la Apokalipso, estas skribite, ke anĝelo flugas.400px|right
|