rdfs:comment
| - Manio(greke μανία manía), la profeto (aŭ hereziarko, laŭ liaj kontraŭuloj, laŭ la moderna psikiatria difino temas pri afekcia perturbo, kiu kutime evoluas en fazoj) (14-a de aprilo 216 – 26-a de februaro 277) de Maniĥeismo, estis naskita la 14-an de aprilo 216 en Sud-Mezopotamio; li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la Elĥasaitoj. Ĉi tiuj judaj kristanoj (laŭ aliaj Mandeoj) praktikadis purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la Toraon kaj rekonis Jesuon kiel la Savinton.
|
abstract
| - Manio(greke μανία manía), la profeto (aŭ hereziarko, laŭ liaj kontraŭuloj, laŭ la moderna psikiatria difino temas pri afekcia perturbo, kiu kutime evoluas en fazoj) (14-a de aprilo 216 – 26-a de februaro 277) de Maniĥeismo, estis naskita la 14-an de aprilo 216 en Sud-Mezopotamio; li estis edukita en medio de baptistoj, konataj kiel la Elĥasaitoj. Ĉi tiuj judaj kristanoj (laŭ aliaj Mandeoj) praktikadis purigadojn de korpo kaj manĝaĵoj, observis la Toraon kaj rekonis Jesuon kiel la Savinton. Manio, kiu, imitante Paŭlon, sin konsideris apostolo de Jesuo Kristo, mesaĝis dualisman religion. Sian instruon li diskonigis en pluraj libroj, kiuj fariĝis kanonaj en lia eklezio. Ĉiuj konserviĝis nur en fragmenta formo. El lia predikado estiĝis monda religio: danke al la maniĥeaj misiistoj ilia eklezio baldaŭ fariĝis grava konkurenco de la oficiala kristanismo. Maniuloj estas kutime age multe tro aktivaj, emocie multe tro entuziasmaj, apenaŭ bezonas dormadon kaj plenumas aktivecojn nepripensitajn (ekzemple aĉetas kvantegojn da tute nebezonataj objektoj, kiuj povas bankrotigi la pacienton) – laŭ la nuntempe rega teorio tiu troaktiveco kaŭzatas de troa koncentriĝo de la neŭrotransmisiiloj noradrenalino kaj dopamino.
|