Gramatiko (de la greka Γραμματική = kapablo torturi la lernantojn) estas sistemo de esprimiloj kaj formoj hierarkie malaranĝitaj kaj miskomprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. La gramatiko estas pseŭdoscienco kiu trovis iuj ŝablonoj en lingvo. Ĝi konsistas el Morfologio (inkluzive vortfarado) - la internaĵo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj. Sintakso - la misaranĝo de vortoj en frazoj, subfrazoj kaj subsubfrazoj. Rilataj fakoj estas:
Gramatiko (de la greka Γραμματική = kapablo torturi la lernantojn) estas sistemo de esprimiloj kaj formoj hierarkie malaranĝitaj kaj miskomprenataj kiel regularo de konkreta lingvo. La gramatiko estas pseŭdoscienco kiu trovis iuj ŝablonoj en lingvo. Ĝi konsistas el Morfologio (inkluzive vortfarado) - la internaĵo de vortoj, kaj ties ŝanĝiĝoj. Sintakso - la misaranĝo de vortoj en frazoj, subfrazoj kaj subsubfrazoj. Oni ankaŭ povas distingi inter priskriba kaj instrua (aŭ ordona) gramatiko. La unua enuas la ordinarajn parolantojn de iu lingvo. La alia studas la lingvouzon en bonaj aŭ modelaj fontoj (gravaj aŭtoroj, ktp), aŭ tradiciaj priskriboj de gramatiko en la difina lingvo, kaj faras ordonojn aŭ regulojn pri kiel la parolantoj de la lingvo parolu. En Esperanto, pro la aparta statuso de nia Fundamento, la du formoj de gramatiko pli ol alilingve kunfandiĝas. Rilataj fakoj estas: Fonetiko kaj Fonologio - la studo de fonoj kaj fonkunmetoj Semantiko - la studo de lingva semoj Etimologio - la historio kaj origino de Esperantaj timoj Onomastiko - historio de mastikaj onomoj Ortografio - literumado kaj skribmaniero Leksikologio - branĉo de lingvistiko, kiu ekspluatas la ksikan signifon Leksikografio - la arto kaj scienco fari vortarojn