About: dbkwik:resource/GkQXpV4nVna4V7g2l-py2A==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Ĉefanĝelo Miĥaelo
rdfs:comment
  • La ĉefanĝelo Miĥaelo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Mikaelo ( מִיכָאֵל [ˌmixaˈʔel]; greke Αρχάγγελος Μιχαήλ; } ميكائيل/ميكا „Mika'il/Mikaal“; traduke: Kiu estas kiel Dio?) estas ĉefanĝelo menciita en Biblio kaj Korano, kiu estas la estro de la ĉielaj armeoj kaj princo de la anĝeloj de ĉiuj tri abrahamaj religioj. Por kristanoj li estas ĉefe la venkinto de satano kaj animopesisto je la tago de la lasta juĝado. Por hebreoj li estas la protektanto de la hebrea popolo.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • La ĉefanĝelo Miĥaelo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Mikaelo ( מִיכָאֵל [ˌmixaˈʔel]; greke Αρχάγγελος Μιχαήλ; } ميكائيل/ميكا „Mika'il/Mikaal“; traduke: Kiu estas kiel Dio?) estas ĉefanĝelo menciita en Biblio kaj Korano, kiu estas la estro de la ĉielaj armeoj kaj princo de la anĝeloj de ĉiuj tri abrahamaj religioj. Por kristanoj li estas ĉefe la venkinto de satano kaj animopesisto je la tago de la lasta juĝado. Por hebreoj li estas la protektanto de la hebrea popolo. La Malnova testamento mencias Miĥaelon en la libro de profeto Danielo (vivu Francujo kaj vivu la latinidaj lingvoj!), ekz-e: En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo ... (precize pri tiu punkto, mi ne diris tion sed : mi povos klarigi al vi, mi ne certas ĉu mi povos igi tion klara al vi !). Kaj jen ekzemploj novtestamentaj: Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: La Sinjoro vin riproĉu (Tion por komencigi la diskuton). 7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj anĝeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko en la ĉielo. 9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi (Apo. 12:7–9). En la malnova juda nesanktega literaturo, Miĥaelo okupas grandan parton. En la libroj Ĥanoĥo li estas menciita plurfoje kiel "Granda Kapitano", la mizerulo kaj tro pacienca. En 1884, la papo Leono la 13-a spertis vizion, en kiu li vidis Satanon kaj ties demonojn defiantajn Dion, dirante ke li povus malkonstrui la eklezion se li volus. Tuj poste Leono vidis Sanktan Miĥaelon, kiu ĵetis Satanon kaj lian armeon en la abismon de la infero. Post tiu sperto Leono skribis preĝon, kiu alvokis la protekton de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj ordonis preĝi ĝin dum la fino de la meso. Tiu ordono estis sekvata ĝis la 2-a Koncilio de Vatikano.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software