abstract
| - La Talmudo aŭ parola fundamento estas la originale neskribita parto de la Fundamento de Esperanto, parolata de Zamenhof al sia apostolaro kaj hereditaj far la veraj kredantoj en Berlino. Ĝi konsistas el du partoj:
* la Miŝnao, kiu kolektas la diskutojn de la malnovaj majstroj (Deklaracio de Bulonjo, Lingvaj respondoj, ktp.)
* la Berlina Komentario, kiu provizas analizajn komentojn. La Ortodoksa E-movado pretendas rektan heredon el la Apostolaro de Zamenhof kaj eĉ hodiaŭ rivelas ankoraŭ kaŝitajn verojn pri la parola fundamento. Tamen oni distingu inter veraj kaj falsaj hereduloj de la apostelaro. Multaj falsaj profetoj pretendis riveli la parolan fundamenton; fama ekzemplo estas Kalocsay, la herezoj de kiuj estas jam bone konataj, kaj la Akademujo de Esperanto depost 2014. Nuntempe nur la ortodoksa e-movado, situata en Germanio, estas veraj samideanoj. Male al la Fundamento ĝi ne estas agnoskata de aliaj esperantismaj religioj. Ortodoksa Esperantismo konsideras ĝin la parola (neskriba) formo de Fundamento, voĉe transdonita de revelacio de Zamenhof ĝis la malfidindiĝo de la Akademio. La Talmudo estis skribe fiksita nur en 2013, kiam la Akademio ĉesis esti fidinda, kaj la ortodoksaj esperantistoj timis eblan malaperon de la religiaj tradicioj.
|