Orko estas ano de malica specio de sovaĝulo. Ili estis breditaj el kaptitaj elfoj. Ilia karaktero ne estas nepre malica, sed ili estas vole-nevole servantoj de la malbono. Orkoj malbone eltenas plenan sunlumon kaj tial aktivas precipe dum nokto. Uruk-hajoj estas tribo da tre fortaj orkoj, kiuj ankaŭ pli bone eltenas sunlumon, tamen ne ŝatas ĝin. Ili kutime servas kiel batalistoj. Multaj fantastaj noveloj kaj ludoj transprenis la orkan specion, kun pli aŭ malpli grandaj modifoj. Preskaŭ ĉiam tiaj orkoj estas servantoj de la malbono.