About: dbkwik:resource/Htzfc9yEf4Sr73HCu2Q3EA==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Laŭlum
rdfs:comment
  • Li SHIJUN (Laŭlum) (ĉine: 李士俊 Lǐ Shìjùn; 1923 - ) estas ĉina esperanto-verkisto, membro de la Akademio de Esperanto. Je la 29-a de marto, 1923, Li Shijun naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Shatou (沙头村, sablejo) ĉe la bord de Hutuo-rivero en Anguo-gubernio de Hebei-provinco, Ĉinio. En 1936 kiel lernoknabo li aŭdis, ke gestudentoj de Pekino uzis Esperanton en korespondado dum la Kultura Movado de 4-a de Majo, por eviti persekuton de reakciuloj. En 1939, li akiris la broŝuron Esperanto en Unu Monato kaj komencis memlerni la internacian lingvon. En 1940 li partoprenis la Korespondan Esperanto-Lernejon por daŭrigi sian studon de E. Ekde 1941, li partoprenis E-movadon, aranĝis E-ekspozicion kaj gvidis E-kursojn. En 1950, li partoprenis la preparadon de la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj
dcterms:subject
abstract
  • Li SHIJUN (Laŭlum) (ĉine: 李士俊 Lǐ Shìjùn; 1923 - ) estas ĉina esperanto-verkisto, membro de la Akademio de Esperanto. Je la 29-a de marto, 1923, Li Shijun naskiĝis en kamparana familio de la vilaĝo Shatou (沙头村, sablejo) ĉe la bord de Hutuo-rivero en Anguo-gubernio de Hebei-provinco, Ĉinio. En 1936 kiel lernoknabo li aŭdis, ke gestudentoj de Pekino uzis Esperanton en korespondado dum la Kultura Movado de 4-a de Majo, por eviti persekuton de reakciuloj. En 1939, li akiris la broŝuron Esperanto en Unu Monato kaj komencis memlerni la internacian lingvon. En 1940 li partoprenis la Korespondan Esperanto-Lernejon por daŭrigi sian studon de E. Ekde 1941, li partoprenis E-movadon, aranĝis E-ekspozicion kaj gvidis E-kursojn. En 1950, li partoprenis la preparadon de la fondo de Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redaktadon de la monata gazeto El Popola Ĉinio. Samtempe li kontribuadis al la gazeto Popola Mondo. En la sesdekaj jaroj, li fariĝis gvidanto en la traduka laboro de El Popola Ĉinio, en la okdekaj jaroj, li eklaboris kiel vicĉefredaktoro de tiu gazeto. En 1983, li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto, membro de la Ŝtata Komisiono por Juĝo pri Kompetenteco de Superaj Tradukistoj kaj estro de la Ĉina Esperanto-Instituto. Ekde 1990, li ĝuas ŝtatan subvencion pro sia speciala kontribuo en ĵurnalisma laboro. Li esperantigis jenajn verkojn: Sinjoro Dongguo (1962), La Okcidenta Ĉambro, Ora Hakilo, Kvin Fratoj Liu, Knabino kaj Garolo, Pri Popoldemokratia Diktaturo, Pri Praktiko, Pri Kontraŭdiroj, Paroladoj ĉe la Literatura Kunsido en Yan’an, Raporto pri la Kamparana Movado en Hunan, Aŝma (1965, 1980 dua eld.), Aŭtuno en la Printempo (1980, 1981 dua eld.), Ŭang Guj kaj Li Ŝjangŝjang (1985), Qu Yuan (1987), Frosta Nokto (1988), Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj (1990) Mirrakontoj de Liaozhai (1994), Noktomezo (romano, ĉefverko de Mao Dun, parte aperinta en El Popola Ĉinio kaj Verda Stelo ), Ĉe Akvorando (klasika romano, 2004), 5000 Ĉinaj Popoldiroj (parte aperinta en La Mondo ), Romano pri la tri regnoj (Klasika romano, 2008). Li tradukis aŭ poluris kune kun aliaj la verkojn Ĉina Antologio (en tri volumoj), Noveloj de Lusin, Montara Vilaĝo, Ruĝdoma Sonĝo (Klasika romano, 1996), La Familio (1998), Noveloj el Antikva Ĉinio (1999). Li verkis Lernolibro de Esperanto (1949), 222 Simplaj Versaĵoj por Komencantoj (1994), Pri la Traduka Arto de Esperanto (kurso 1997), 250 Rakontoj pri Afanti (en versoj, parte aperis en El Popola Ĉinio kaj Penseo, poemojn, novelojn, dramojn, eseojn kaj recenzojn, kiuj aperis en diversaj gazetoj. Li kompilis Nova Vortaro Esperanto-Ĉina (kune kun aliaj 1959), Esperanta Konversacio (1964), Gvidlibro de Esperanta Konversacio (2001), Esperanto-Kurso por Memlernado (1984), Unua Ŝtupo de Esperanto (1983), Nova Kurso de Esperanto (1986), Esperanto-Ĉina Vortaro (kune kun aliaj, 1990), 100 Jaroj de Esperanto en Ĉinio (kune kun aliaj, 1999), Esperanta Antologio (kune kun aliaj, 1988), Esperanta Vorareto por Lernantoj (parte aperinta en La Movado, 2002-2003).
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software