abstract
| - Historio de Britio estas grava afero. Oni fondis Brition dum la praepoko, konstruante Ŝtonhenĝon por konfuzi historiistojn. Poste la Keltoj invadis, kaj la Romanoj sekvis ilin, ĉar ili malamis keltojn kaj volis mortigi ilin. En la romia provinco Britio evoluis nova dialekto de Latino, Porka Latino, kun tre malkutima prononco. La reĝo Arturo de la angloj invadis la insulon en la jaro 400, serĉante la Sanktan Gralon, ĉar lia mapo estas inversa. Lia familio regis la insulon dum jarcentoj. Finfine la angloj preskaŭ formortis kiam la malbelega monstro Grendel aperis, sed la reĝo Beowulf mortigis lin, poste ankaŭ lian patrinon, kaj ŝtelis ilian oron. De tie venas la riĉeco de la brita reĝa familio. Tamen la militoj kontraŭ Grendel malfortigis Brition, do franco nome Vilhelmo la Okulkuracisto invadis la insulon en la jaro 1066. Por firmigi sian regon, li inventis la mezanglan lingvon, praformo de la angla lingvaĉo, kaj devigis ĉiujn lerni ĝin. Oni devis parkerigi la tutan epopeon Canterbury Tales kaj prononci ĝin kun la akĉento de Vilhelmo. Kolere, kelkaj ribeluloj bruligis la poemon, sed bedaŭrinde, ankoraŭ restas kopioj de la plimulto. La nomo Britio (Great Britain) uzatis en 1604 post la postveno de Jakobo la 6-a el Skotio sur la anglian tronon kaj formale adoptiĝis en 1707 je la dato de la unuiĝo de la parlamentoj de Anglio kaj Skotio. Dum la unua mondmilito Britio 1915 transprenis la mafion kaj establis armean bazon. En la 1920 jaroj la brita registaro enketis pri la Esperanto-movado enlande kaj eksterlande kiel parto de ĝia observado de organizaĵoj kaj individuoj kiujn ĝi konsideris danĝeraj. Multaj orginalaj dokumentoj kiujn oni pretigis por la brita “Cabinet” pri ligoj inter Esperanto kaj komunismo kaj aliaj maldekstraj partioj troviĝas ĉe la Brita Nacia Arĥivejo en Kew, apud Londono. Antaŭ la dua mondmilito la registraro de Britio estis gvidita de Liberaluloj, kies Unua Ministro Chamberlain iĝis simbolo de memtrompa fido en "paco dum nia tempo" per kompromiso kun Hitlero. Post la liberigo de Francio, Winston Churchill estis parolonta al homamaso da Francaj civitanoj. Li komencis: “Estu avertitaj. Mi nun parolos la Francan, entrepreno sen precedento, kiu estos severa provo de la amikeco inter Anglio kaj Francio.” Nuntempe Britujo estas membro (aŭ eksmembro) de Eŭropa Unio --aŭ ne, ial. :) 200px|right
|