La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia esperanta renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio, kutime ĉiujare en alia loko. Ĝi havas proksimume 130 – 170 partoprenantojn el 15 – 20 landoj.
La Printempa Semajno Internacia (PSI) estas granda internacia esperanta renkontiĝo por la tuta familio. Ĝi okazas ĉiujare dum unu semajno ĉirkaŭ pasko ie en Germanio, kutime ĉiujare en alia loko. Ĝi havas proksimume 130 – 170 partoprenantojn el 15 – 20 landoj. PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. Sed tio ne ekskluzivas unuopulojn, ĉiu estas bonvena. Por infanoj kaj junuloj okazas apartaj programeroj laŭ aĝgrupoj. Ankaŭ por partneroj kiuj estas komencanto aŭ eĉ neesperantisto la programo antaŭvidas interesajn erojn, ekzemple kursojn pri Esperanto.