rdfs:comment
| - 300px|right La estonta lingvo havos parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estontoj, el kiuj plejparto loĝos en la Estonta Respubliko. Unu el la distingaj trajtoj de la estonta estos ke ĝi havos ion, kio laŭtradicie estos rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estos distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estos, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingos inter longaj kaj longegaj vokaloj en estonta skribo; aliflanke, plozivoj havos tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estos senvoĉa plozivo).
|
abstract
| - 300px|right La estonta lingvo havos parolantaron de ĉirkaŭ 1,1 milionoj da personoj, la estontoj, el kiuj plejparto loĝos en la Estonta Respubliko. Unu el la distingaj trajtoj de la estonta estos ke ĝi havos ion, kio laŭtradicie estos rigardata kiel tri gradoj de fonema longeco: mallonga, longa, kaj "longega", ekzemple (en IFA) /toto/, /toːto/ kaj /toːːto/ estos distingeblaj, kaj ankaŭ /toto/, /totːo/, kaj /totːːo/. Tamen, la distingo inter longeco kaj longegeco estos, praktike, ankaŭ bazata je silaba akcento. Oni ne distingos inter longaj kaj longegaj vokaloj en estonta skribo; aliflanke, plozivoj havos tri apartajn "gradojn": b, d, g; p, t, k kaj pp; tt; kk (ĉiu estos senvoĉa plozivo). Kiel la latva kaj la litova, la estonta uzos la latinan alfabeton. Ĝia alfabeto ne havos la literojn c, q, w, x, y, ("fremdaj literoj"; uzotaj nur en fremdaj nomoj kaj vortoj) sed enhavos la literojn š, ž, ä, ö, ü, kaj õ. La litero "õ" signifos vastan, malantaŭan, nerondigatan vokalon (IFA /ɤ/), kaj tial estos malsama ol la litero kiel uzata en la portugala. Ĝi similos al la vjetnama litero "ơ". Tipologie, la estonta estos ekzemplo de lingvo ŝanĝanta de aglutina lingvo al fleksia lingvo. Dum la historio de la Estonteco, la germana forte influos la estontan, ambaŭ leksikone kaj sintakse. En la estonta, substantivoj kaj pronomoj ne havos genrojn, sed substantivoj kaj adjektivoj havos dek kvar deklinaciajn kazojn: la nominativon, genitivon, partitivon, ilativon, inesivon, elativon, alativon, adesivon, ablativon, translativon, terminativon, esivon, abesivon, kaj komitativon. La kazo kaj pluraleco de adjektivo ĉiam akordos kun la substantivo. Ekzemple, la ilativa formo de "flava domo" (kollane maja) — "en flavan domon" estos (kollasesse majasse). Strange, en la kazosistemo mankos akuzativo. Anstataŭe, la rekta objekto de la verbo estos normale genetiva kaj kelkfoje partitiva (uzota por partaj aĵoj). La verbosistemo ne havos apartan futuron (oni jam estos en la futuro, do uzos la prezencon) kaj havos specialajn formojn por esprimi ion faratan de nepreciza subjekto. La estonta estos ano de la finna branĉo de la Finn-bugra lingvaro. La estonta ne parencos, kiel multaj personoj kredas, iel genetike al ĝiaj geografiaj najbaroj, la baltaj lingvoj (la latva kaj la litova), sed parencos al la finna, parolata trans la Golfo de Finnlando, kaj al la hungara. Tamen, ne estas vere ke la nordaj dialektoj de la estonta estos sufiĉe similaj al la finna ke ili povos interkompreni sin.
|