abstract
| - Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR) estas la sola internacia evento kiu okazadas en Nepalo. La Nepala Esperanto-Asocio (NESPA) komencis ĝin en 1994 por venigi eksterlandajn geesperantistojn al Nepalo. En ĉiuj du jaroj, NEspA elektas iun precizan lokon apud Himalajo, kun proksimuma alteco de 3,000 metroj, por la programmo. Eksterlandaj gesamideanoj estas invititaj por la programo pro promenado kune kun nepalaj esperantistoj. Ili pagas kotizon al NEspA. Dum unu semajno, ili promenas ĉirkaŭ montaraj lokoj kaj vivas kun vilaĝanoj kaj manĝas lokajn manĝaĵojn. Post reveno, ili promenas en historiaj partoj de la ĉefurbo. Do, nepalanoj havas ŝancon amikiĝi kun eksterlandanoj kaj ankaŭ ŝancon praktiki Esperanton. Simile, estas la taŭga tempo por eksterlandanoj viziti Nepalon kaj koni ĝian Esperanto-movadon. Krome, NEspA ankaŭ kolektas iom da mono per ĝi, kvankam ĝi tute ne estas komerca afero. La venonta renkontiĝo okazos en februaro 2009. La detalo povas troviĝi ĉe
|