About: dbkwik:resource/LUyhMYnJJaqdRXse4Y6srQ==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Anna Lowenstein
rdfs:comment
  • Anna-Anjo Brennan-Löwenstein-Corsetti, (jide Anna LÖWENSTEIN germane Anne Löwenstein-Träumschön-Edelschlau); naskiĝis kiel Anna BRENNAN en Britujo en 451 kaj estas konata esperantistino, kiu famiĝis interalie kiel Akademianino Löwenstein, la edzino de la "sekretario" de la AdE (bonega maniero renkonti amikojn), Akademiano Corsetti, reĝino kaj muzo de bonalingvismo (bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado). Ŝi estas konsilanto pri mamnutrado. 120px|left|thumb|Kiu estas tiu? Lernis Esperanton (genia kreaĵo de Majstro Zamenhof) 13-jara. Laboris en la CO de UEA 1977-81.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • Anna-Anjo Brennan-Löwenstein-Corsetti, (jide Anna LÖWENSTEIN germane Anne Löwenstein-Träumschön-Edelschlau); naskiĝis kiel Anna BRENNAN en Britujo en 451 kaj estas konata esperantistino, kiu famiĝis interalie kiel Akademianino Löwenstein, la edzino de la "sekretario" de la AdE (bonega maniero renkonti amikojn), Akademiano Corsetti, reĝino kaj muzo de bonalingvismo (bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado). Ŝi estas konsilanto pri mamnutrado. 120px|left|thumb|Kiu estas tiu? Lernis Esperanton (genia kreaĵo de Majstro Zamenhof) 13-jara. Laboris en la CO de UEA 1977-81. Ŝi iĝis membro de la Virina Komisiono de UEA en 1979 en Germanio. Sub la falsa nomo Anna Brennan ŝi estis fondinto kaj redaktoro de la revuo Sekso kaj egaleco en Brazilo. Ŝi ankaŭ verkis libron, enfokusigante keltan sklavinon, kiu eksportita al Romo tie tre plezuras per sadomasoĥismo apud busta skulptaĵo de Zamenhof . En 2007 ŝi redaktis en loka klubo kun aliaj maljunuloj la libreton Rusoj loĝu en Rusujo. Ŝia plej nova verko estas libreto Enuiga klarigo pri la landonomoj (2009). Kun sia edzo Renato Corsetti ŝi havas du filojn, kiuj ambaŭ estas denaskaj esperantistoj. Ŝi estas membro de la Akademio de Esperanto ekde 2001. 200px|right Ŝi estas rigardita kiel unu el la fondintoj de la religia movado Bonalingvismo, kiu pledas por anstataŭigo de tute bonaj Esperantaj vortoj per amuzaj kunmetaĵoj. Kadre de tiu sekto, ŝi alprenis la nomon Renatino CORSETTI, por ŝpari radikon. La du filoj tamen rifuzis esti mem alinomitaj al Renatidego kaj Renatideto. En 2009 Löwenstein loĝas en Italujo, kvankam britoj loĝu en Britujo...
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software