Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) estas junulara renkontiĝo organizata de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI. Ĝin fondis en 1997 la pastroj Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn. Nur la 1-a JET en 1997 (kun ĉ. 60 partoprenantoj) estis memstara aranĝo. La 2-a kaj 4-a JET okazis kadre de la (ĝenerale neesperantistaj) junularaj renkontiĝoj de la Komunumo de Taizé. Ĉiuj aliaj JET-oj okazis kadre de Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (EEK), kie la JET-anoj loĝis ne en tendoj, sed en la kongresejo (plej ofte eklezia klerigejo) aŭ en hotelo.
Junulara Ekumena Esperanto-Tendaro (JET) estas junulara renkontiĝo organizata de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI. Ĝin fondis en 1997 la pastroj Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn. Nur la 1-a JET en 1997 (kun ĉ. 60 partoprenantoj) estis memstara aranĝo. La 2-a kaj 4-a JET okazis kadre de la (ĝenerale neesperantistaj) junularaj renkontiĝoj de la Komunumo de Taizé. Ĉiuj aliaj JET-oj okazis kadre de Ekumenaj Esperanto-Kongresoj (EEK), kie la JET-anoj loĝis ne en tendoj, sed en la kongresejo (plej ofte eklezia klerigejo) aŭ en hotelo. La ĝis nun plej granda JET estis la 3-a JET en 1999 kun pli ol 80 partoprenantoj. JET celas esti ekumena aranĝo. Tamen kutime partoprenas ĝin plejparte katolikaj gejunuloj, ĉefe el Pollando, Ĉeĥio kaj Hungario.