abstract
| - La komisiono MONA estas komisiono de la Universala Esperanto-Asocio pri agado en la landoj de Meza Oriento kaj Norda Afriko; la antaŭa nomo estis Araba Komisiono. La agadoj de la Komisiono estas
* Subteno de la esperanto-movado en arablingvaj landoj.
* Anoncado pri Esperanto en arablingvaj ĵurnaloj kaj dissendado de lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto. Organizado de tutsemajnaj kursoj/seminarioj, internaciaj renkontiĝoj tie, kie estas lernantoj, ekzemple en Maroko aŭ Alĝerio sed ankaŭ en la Meza Oriento. Sendado de libroj por ke ekestu lokaj biliotekoj de Esperanto-libroj. Verkado de informiloj. Se eble verkado de artikoloj kaj proponado de ili al arablingvaj revuoj.
* Informado tra la reto pri ekzistantaj retaj kursoj de Esperanto.
* Eldonado de materialoj el la araba en Esperanto. Trovado de moderna verko tradukinda. Ekdisponigado de nova traduko de La Korano rete.
* Renkontiĝoj de iuj mezorientaj esperantistoj en neŭtralaj landoj. La unua Mezorienta Kunveno okazos en la Universitato de Jordanio, Amano, Jordanio, inter la 11-a (vendrede vespere) kaj la 14-a (lunde vespere) de aprilo, 2008. La Komisiono havas gvidanton, kvin aliajn komisionanojn kaj aktivulojn. En 2008 la Komisiono eldonis La Trezoron, libron de arabaj proverboj kaj tradiciaj arabaj anekdotoj kompilatan de Husejn Al-Amily.
|