About: dbkwik:resource/MeKNGMfNQz-wSenyt0ZoZw==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Bestolibro
rdfs:comment
  • 300px|right La ‘’’Biblia bestaro’’’ aŭ bestolibro estas la unua kaj fundamenta referenco por kompreni la simbolan zoologion de la kristana civilizo. Tiu bestaro laŭlonge de la civilizo fariĝis arto nek dekoracia nek rakonta, sed nur simbola, en kiu la bestoj, manifestas teologiajn aspektojn de la diaj Personoj aŭ ĝenerale de la kristanaj misteroj.
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • 300px|right La ‘’’Biblia bestaro’’’ aŭ bestolibro estas la unua kaj fundamenta referenco por kompreni la simbolan zoologion de la kristana civilizo. Tiu bestaro laŭlonge de la civilizo fariĝis arto nek dekoracia nek rakonta, sed nur simbola, en kiu la bestoj, manifestas teologiajn aspektojn de la diaj Personoj aŭ ĝenerale de la kristanaj misteroj. En la paĝoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj fakte, laŭlitere pulule svarmas bestoj. De la ruza serpento de la Genezo al la drako de la Apokalipso de Johano ne troviĝas libro de la Biblio en kiu ne estas menciitaj aŭ aludataj, klare aŭ subklare, kvarpieduloj, rabobestoj, fluganimaloj, reptilioj kaj alispecaj nehomaj vivuloj. Sed ĉu la centaŭroj kun la homa brusto kaj ĉevalaj kruroj vere ekzistas? Kaj ĉu la satiroj kun la kapra fizionomio? Kaj la sirenoj kun la fiŝa vosto? De kie alvenas la ansergrifoj, kies krifoj estis konservitaj kiel relikvoj en la katedraloj kaj kiel estas strukturitaj la drakoj de Satano venkitaj de la ĉiela armeo gvidita de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj la pestporta rampulo mortigita per la lanĉo de Sankta Georgo? La respondo al tiuj kaj al ĉiuj samspecaj demandoj estas jam entenata en la vortoj de Aŭgusteno de Hipono: en la Sanktaj Skriboj brilas ĉiam la vero kaj ne okazas senmotive ke la Skriboj rakontas al ni tiaĵojn. Kaj ĉiukaze, sin demandu la homo: kiuj estas ni, mortemaj estuloj dotitaj per limigita kapablo kaj spertoradio por rajti dubi pri la ekzisto de bestoj tute malsamaj el tiuj kiujn ni vidas en niaj kamparoj kaj arbaroj aŭ bredejoj, aŭ por kontesti la efektivan ĉeeston eble en foraj aŭ nekonataj teritorioj, de eksterordinaraj kaj monstraj kreaĵoj, teruraj aŭ admirindaj, enorme grandaj aŭ senfine malgrandaj? Tio similus al la pretendo meti limon al la krea potenco de Dio, kiu male estas la Sinjoro de la naturo. Por montri, ĝuste, ke la tuta universo kun ĉiuj ĝiaj signoj, kaj ĝiaj aludoj, ĝiaj simboloj partoprenas en la gloro de tiu kiu ĝin kreis, kiel senĉesa hierofanio. Ĉar ĝuste la miraklo estas la signo de la potenco de Dio. 300px|right
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software