About: Frazoj   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

Plej multe da frazoj en LFN enhavas verban vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale la okazon de ago. Verba vortgrupo konsistas el verbo kaj eventualaj modifiloj kiel adverboj aŭ prepoziciaj vortgrupoj. Plej multe da frazoj enhavas ankaŭ almenaŭ unu substantivan vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale ulon aŭ aĵon. Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj eventualaj modifiloj kiel difiniloj, adjektivoj, kaj prepoziciaj vortgrupoj. En LFN, la subjekto ĉiam staras antaŭ la verbo, kaj la objekto ĉiam post: Plej multe da verboj bezonas subjekton, sed multaj ne bezonas objekton.

AttributesValues
rdfs:label
  • Frazoj
rdfs:comment
  • Plej multe da frazoj en LFN enhavas verban vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale la okazon de ago. Verba vortgrupo konsistas el verbo kaj eventualaj modifiloj kiel adverboj aŭ prepoziciaj vortgrupoj. Plej multe da frazoj enhavas ankaŭ almenaŭ unu substantivan vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale ulon aŭ aĵon. Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj eventualaj modifiloj kiel difiniloj, adjektivoj, kaj prepoziciaj vortgrupoj. En LFN, la subjekto ĉiam staras antaŭ la verbo, kaj la objekto ĉiam post: Plej multe da verboj bezonas subjekton, sed multaj ne bezonas objekton.
dcterms:subject
dbkwik:lfn/property/wikiPageUsesTemplate
abstract
  • Plej multe da frazoj en LFN enhavas verban vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale la okazon de ago. Verba vortgrupo konsistas el verbo kaj eventualaj modifiloj kiel adverboj aŭ prepoziciaj vortgrupoj. Plej multe da frazoj enhavas ankaŭ almenaŭ unu substantivan vortgrupon, kiu prezentas ĝenerale ulon aŭ aĵon. Substantiva vortgrupo konsistas el substantivo kaj eventualaj modifiloj kiel difiniloj, adjektivoj, kaj prepoziciaj vortgrupoj. La du plej gravaj substantivaj vortgrupoj estas la subjekto kaj la objekto. Ilia preciza signifo dependas de la elektita verbo, sed, se paroli nebule, la subjekto estas tiu ulo aŭ aĵo, kiu faras la agon, kaj la objekto estas tiu ulo aŭ aĵo, kiun la ago rekte trafas. En LFN, la subjekto ĉiam staras antaŭ la verbo, kaj la objekto ĉiam post: * La gato xasa la scural. – La kato (subjekto) ... ĉasas (verbo) ... la sciuron (objekto). * La xica gusta la musica. – La knabino (subjekto) ... ŝatas (verbo) ... la muzikon (objekto). * La can dormi. – La hundo (subjekto) ... dormas (verbo). Plej multe da verboj bezonas subjekton, sed multaj ne bezonas objekton. Alia ofta ero de frazo estas la komplemento. Tio estas kroma priskribo de la subjekto, kiu povas sekvi verbojn kiel es (esti), deveni (fariĝi), pare (ŝajni), kaj resta (resti): * Computadores es macinas. – Komputiloj (subjekto) ... estas (verbo) ... maŝinoj (komplemento). * La aira pare umida. – La aero (subjekto) ... ŝajnas (verbo) ... humida (komplemento). * La comeda deveni fria. – La manĝaĵo (subjekto) ... devenas (verbo) ... malvarma (komplemento). * La patatas ia resta calda. – La terpomoj (subjekto) ... restis (verbo) ... varmaj (komplemento). * Nosa taxe es reconstrui la mur. – Nia tasko (subjekto) ... estas (verbo) ... rekonstrui la muron (komplemento: subfrazo). * La idea es ce tu canta. – La ideo (subjekto) ... estas (verbo) ... ke vi kantas (komplemento: subfrazo). Kelkaj lingvoj ebligas ankaŭ komplementojn de objektoj, kiel en "Mi trovas ĉi tiun fromaĝon abomeninda" aŭ "Ili elektis lin prezidanto". Ĉi tiu speco de komplemento ne ekzistas en LFN. Alia grava ero de frazo estas la prepozicia vortgrupo, kiu aldonas detalon al antaŭa substantivo aŭ verbo, aŭ al la tuta frazo: * La om ia cade tra sua seja. – La viro (subjekto) ... falis (verbo) ... tra sia seĝo (prepozicia vortgrupo). * En la note, la stelas apare. – En la nokto (prepozicia vortgrupo) ... la steloj (subjekto) ... aperas (verbo). * Me dona esta poma a tu. – Mi (subjekto) ... donas (verbo) ... ĉi tiun pomon (objekto) ... al vi (prepozicia vortgrupo). * Tu no aspeta como tua foto. – Vi (subjekto) ... ne aspektas (verbo) ... kiel via foto (prepozicia vortgrupo). Krom vortgrupoj, kelkaj frazoj enhavas ankaŭ subfrazojn, kiuj estas kvazaŭ pli etaj frazoj interne de la pli granda frazo. Ili povas modifi substantivajn vortgrupojn, verbajn vortgrupojn, aŭ la tuton de la pli granda frazo: * La om ci ia abita asi ia vade a Nu Iorc. – La viro, kiu loĝis ĉi tie, iris al Novjorko. * El va visita en julio, cuando la clima es bon. – Li vizitos en julio, kiam la vetero estos bona. * On no ia permete me fa la cosas como me ia desira. – Oni ne permesis, ke mi faru aferojn, kiel mi deziris. * Me pensa ce el es bela. – Mi pensas, ke ŝi belas.
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software