abstract
| - Patafiziko estas scienco kreita de Alfred Jarry. Etimologie, patafiziko estas "tio, kiu estas proksima al tio, kiu estas post la fiziko". La elkovrinto de la patafizika scienco difinis ĝin kiel "la scienco pri imagaj solvoj". Patafizikisto serĉas novajn manierojn priskribi aŭ ekspliki la mondon, la universon, ktp, ĉar laŭ patafiziko ne gravas, ĉu aŭ ne la solvo estas la vero, sed nur gravas, ke la solvo funkciu, kiam oni uzas ĝin. Ekzemple, anstataŭ ol konsideri, ke gravita forto kunigas masojn, patafiziko demandas, kial ni ne konsiderus, ke periferio aligas al si vakon. Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne?
|