rdfs:comment
| - Wieber NUTTERS, nederlandano, tipografiisto, poste ĵurnalisto. Naskiĝis en la 24-a de aŭgusto 1872 en Leeuwarden, mortis en la 6-a de decembro 1926. Kvankam simpla laboristo, li havigis al si multajn sciojn, lernis fremdajn lingvojn, tradukis i. a. verkojn de Victor Hugo en nederlanda lingvo. Esperantisto de 1905. Gvidis la lokan laboristan Esperantan movadon en Amsterdam en la unuaj jaroj. Redaktis ,Arbeider-Esperantist', en 1913 kaj ,Internacia Socia Revuo‘, 1912-1914. Prezidanto de FLE en 1911. Faris paroladojn, verkis propagandajn artikolojn kaj lernolibron. Kiel administranto de ,Internacia Socia Revuo' li aperigis serion da socialistaj broŝuroj en Esperanto.
|
abstract