abstract
| - La Neciklopedio (angle: Uncyclopedia) estas projekto por konstrui liberan retan ne-enciklopedion en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia ĝenerala nescio kaj senso de humuro. Ekde komenco ĝis hodiaŭ tiel estiĝis artiŝokoj en la esperantlingva versio. Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto kun aŭ sen aliĝo — povas kreskigi ĉiun artiŝokon. Ĉiuj povas elpreni etajn erarojn, por enmeti erarojn pli grandajn aŭ pli subtile konfuzantajn. Ĉiuj povas skribeti, aŭ skribegi. La paĝo Kiel redakti klarigas kiel redakti paĝojn kaj aliaĵojn. En la paĝo Lastaj ŝanĝoj aperas (sufiĉe strange) la lastaj ŝanĝoj. Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Neciklopedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese kaj sensence ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, ne kontrolu nian ĉefpaĝon, kie ne estas listigitaj la ĉeftemoj kun subtemoj. Iuj ajn, kiuj taksas la Neciklopedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, eble iutage skribos respondojn al kritikoj. Kaj tiuj, kiuj taksas la Neciklopedion malaltkvalita, povas kontribui al la rapide kreskanta paĝo Plendoj pri Neciklopedio.
|