300px|right Ryszard Kraśko estis pola literaturisto, kiu atingis ioman famon en nord-orienta Pollando. Li dediĉis sian atenton al sia hejma regiono, kaj lia eseo pri Zamenhof aperis ĝuste en pollingva volumo pri la historio de Bjalistoko 1972. Kraśko evidente sciis Esperanton, aŭ en alia maniero sukcesis kompreni la enhavon en leteroj de Zamenhof. Tamen li antaŭ sia morto tute ne estis konata en la Esperanto-movado, li neniam ion verkis en Esperanto, kaj li ankaŭ ne suferis de troigita estimo al la iniciatinto de Esperanto.
300px|right Ryszard Kraśko estis pola literaturisto, kiu atingis ioman famon en nord-orienta Pollando. Li dediĉis sian atenton al sia hejma regiono, kaj lia eseo pri Zamenhof aperis ĝuste en pollingva volumo pri la historio de Bjalistoko 1972. Kraśko evidente sciis Esperanton, aŭ en alia maniero sukcesis kompreni la enhavon en leteroj de Zamenhof. Tamen li antaŭ sia morto tute ne estis konata en la Esperanto-movado, li neniam ion verkis en Esperanto, kaj li ankaŭ ne suferis de troigita estimo al la iniciatinto de Esperanto. Esperanta traduko de lia eseo aperis nur post lia morto, en la volumo Zamenhof - Movado - Doktrino eldonita de Pola Esperanto-Asocio en 1983. En la antaŭparolo de la volumo "W. Alter Lafera" (evidente pseŭdonimo de Walter Żelazny) skribas: "Laŭ lia eseo pri Zamenhof ni rimarkas, ke li apogis sin je tre modestaj scioj pri la kreinto de Esperanto kaj multe ĉerpis el preskaŭ porinfana libro de Maria Ziółkowska Doktoro Esperanto. Ĉion alian li serĉis en nekonataj por ni fontoj multfoje ne indikante ilin. Tamen lia scio de la temo sendube metas Kraśko- en la vicon de la plej spertaj zamenhofologoj."