About: dbkwik:resource/Pts6gcKkG2CeCfBT4S_zew==   Sponge Permalink

An Entity of Type : owl:Thing, within Data Space : 134.155.108.49:8890 associated with source dataset(s)

AttributesValues
rdfs:label
  • Ĉina Esperanto-movado
rdfs:comment
  • La mondo malgrandiĝas, kaj la homoj bezonas reciproke komprenadi sin. Pli verŝajne, ke ĉinoj lernos anglan lingvon ol ke ĉiuj ceteraj popoloj lernos la mandarenan. Sed multe pli bone estus, se ĉiuj lernus Esperanton, ĉar ĝi estas neŭtrala kaj facila. Kompreneble, multaj simplaj ĉinoj, kamparanoj aŭ dommastrinoj, vivas en pure ĉina medio kaj ili ne bezonas iun alian lingvon. Sed milionoj da kleraj ĉinoj - inĝenieroj, instruistoj ktp nepre bezonas koni fremdajn kulturojn; Esperanto donas unikan ŝancon por ili. Esperanto havas brilan perspektivon en Ĉinio, ĝi triumfos tie!
dcterms:subject
dbkwik:neciklopedi...iPageUsesTemplate
abstract
  • La mondo malgrandiĝas, kaj la homoj bezonas reciproke komprenadi sin. Pli verŝajne, ke ĉinoj lernos anglan lingvon ol ke ĉiuj ceteraj popoloj lernos la mandarenan. Sed multe pli bone estus, se ĉiuj lernus Esperanton, ĉar ĝi estas neŭtrala kaj facila. Kompreneble, multaj simplaj ĉinoj, kamparanoj aŭ dommastrinoj, vivas en pure ĉina medio kaj ili ne bezonas iun alian lingvon. Sed milionoj da kleraj ĉinoj - inĝenieroj, instruistoj ktp nepre bezonas koni fremdajn kulturojn; Esperanto donas unikan ŝancon por ili. Esperanto havas brilan perspektivon en Ĉinio, ĝi triumfos tie! La tasko lerni Esperanton en Ĉinujo estas malfacila, sed realigebla je modesta nivelo. Esperanto havas pli brilan perspektivon en Ĉinio ol ekz. en Hindio, ĉar Ĉinio ne estas tiel "difektita" de la angla lingvo. Por simplaj ĉinoj, sendube, estas multe pli facile lerni simplan Esperanton, ol komplikegan anglan lingvon. Lernante Esperanton, la ĉinoj lernas kvazaŭ multajn europajn lingvojn samtempe; kaj angla, kaj franca, kaj itala lingvoj fariĝas al ili iomete konataj. Per Esperanto la ĉinoj facile povas ekkoni europan kulturon, sen kio ja ne eblas esti klera homo. Kaj inverse, eŭropanoj (kaj aliaj) povas bone ekkoni Ĉinion per Esperanto. Konklude: eble, por neniu azia popolo Esperanto estas same utila kaj necesa, kiel por ĉinoj. Esperanto povas rompi la miljaran ĉinan ioman izolecon, kiu estas nedezirinda pro multaj kaŭzoj. Jam en 2001 Renato Corsetti en la revuo Esperanto deklaris la ĉinan politikon "kongrua kun la idealo de la Esperanto-movado", kvankam laŭ Renato Corsetti kaj aliaj bonalingvanoj, Esperanto maltaŭgas al ĉinoj. Al tiu respondas Nikolai Grishin ke Se Esperanto ne taŭgas por chinoj, tio ankorau ne pruvas, ke Esperanto ne estas internacia lingvo. Povas esti, ke ne-internaciaj estas la chinoj. Do, la problemo povas esti ne en Esperanto, sed en la chinoj. Vere, se la ĉinoj ne deziros adopti Esperanton, okazos nenio terura. La mondo tute trankvile ekzistos sen Ĉinio, kaj Ĉinio tute trankvile ekzistos sen la mondo. 300px|right
Alternative Linked Data Views: ODE     Raw Data in: CXML | CSV | RDF ( N-Triples N3/Turtle JSON XML ) | OData ( Atom JSON ) | Microdata ( JSON HTML) | JSON-LD    About   
This material is Open Knowledge   W3C Semantic Web Technology [RDF Data] Valid XHTML + RDFa
OpenLink Virtuoso version 07.20.3217, on Linux (x86_64-pc-linux-gnu), Standard Edition
Data on this page belongs to its respective rights holders.
Virtuoso Faceted Browser Copyright © 2009-2012 OpenLink Software