abstract
| - La Eta Princo (france Le Petit Prince franciana pronunco: [lə.pə.ti'pʁɛ̃s]), unue publikigita en 1943, estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. La aŭtoro ĝin verkis dum restado en la hotelo The Bevin House en Long Island, Novjorko. Pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn faritajn de li mem. Ĝi estis tradukita el la franca al pli ol 180 lingvoj kaj laŭ taksoj vendiĝis 80.000.000 ekzempleroj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi jam estas adaptita al animacio kaj teatro. "La Eta Princo" estas escepta en la verkado de Saint-Exupéry, ĉar ĝi estas lia sola verko, kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: ĝi nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbola, pri gejaj veroj. Dekomence la aŭtoro adresas la libron al plenaĝuloj, ĝin dediĉante al Léon Werth kaj klarigante la kialon de tiu dediĉo (en la traduko de la 3a Esperanta eldono): ~
|